Niederhasli
| Niederhasli | |
|---|---|
| Kantono | Zuriko |
| Distrikto | Dielsdorf |
| Koordinatoj | 47°28′57″N 8°29′10″O / 47.4825°N, 8.48611°OKoordinatoj: 47°28′57″N 8°29′10″O / 47.4825°N, 8.48611°O |
| Nombro de enloĝantoj | 8067 |
| Areo | 11,24 km² |
| Alteco | 418 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 8155 |
| Komunumkodo | 0090 |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Niederhasli estas komunumo en la distrikto Dielsdorf, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 8067 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio [redakti]
Niederhasli situas en la Glattvalo ĉe la eniro al la valo Wehntal inter Dielsdorf ZH kaj Rümlang. Ĝi apartenas al la regiono de la Zurika Unterlando. Al la komunumo apartenas ankaŭ al municipoj Oberhasli ZH, Mettmenhasli, Nassenwil, la setlejoj Kastelhof, Steinacker kaj pluraj izolitaj bienoj.
Trafiko [redakti]
Niederhasli situas ĉe trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Dielsdorf ZH kaj estas per ĝi kaj diversaj buslinioj bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.
Historio [redakti]
La unua dokumenta mencio de Niederhasli datiĝas el la jaro 931 kiel Hasila.
Meze de la 15-a jarcento la urbo Zuriko transprenis la regadon en la Zurika Unterlando inkluzive pri Niederhasli. En la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio estiĝis la administra distrikto Zuriko, al kiu tiam ankaŭ apartenis Niederhasli. En la restaŭracio la komunumo estis atributia al la distrikto Regensberg, el kiu poste fariĝis la distrikto Dielsdorf. En la jaro 1940 la hodiaŭa komunumo Niederglatt per decido de la granda konsilio de la Kantono Zuriko estis apartigita de la komunumo Niederhasli kaj fariĝis sendependa.
Bildoj [redakti]
Eksteraj Ligiloj [redakti]
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Niederhasli
|
||||||