Oberweningen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Schöfflisdorf-Oberweningen (stacidomo).
Oberweningen
Blazono de Oberweningen
Oberweningen
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Dielsdorf
Koordinatoj  47° 30′ 13″ N 8° 24′ 28″ O / 47.50361 °N, 8.40778 °O / 47.50361; 8.40778 (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 13″ N 8° 24′ 28″ O / 47.50361 °N, 8.40778 °O / 47.50361; 8.40778 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1530
Areo 4,86 km²
Alteco 465 m super marnivelo
Poŝtkodo 8165
Komunumkodo 0093
Mapo de Oberweningen
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Oberweningen (prononcu: obərvenign, en la alemana lingvo: Oberwenigä) estas komunumo en la distrikto Dielsdorf, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1530 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Ĝi al 31-a de decembro 2008 la loĝantaro kreskis al 1611.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Restoracio Metzg en Oberweningen

Oberweningen situas norde de la ĵurasa montoĉeno Lägern en la tiel nomita Wehntal, tra kiu fluas la rivero Surbo. La setlejzono de Oberweningen komplete kunkreskis kun tiu de Schöfflisdorf.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,86 km², de kiuj 55,6% estas kovritaj de arbaro, 35,4% servas por agrikulturo kaj 9% por setlado.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Oberweningen limas en nordokcidento al Siglistorf (Kantono Argovio), en nordoriento al Bachs, en oriento al Schöfflisdorf, en sudoriento al Steinmaur, en sudo al Regensberg, en sudokcidento al Boppelsen, kaj en okcidento al Schleinikon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La kantona ĉefvojo n-ro 17 en la centro de Oberweningen

Oberweningen troviĝas sur la tiel nomita Wehntallinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj kaj estas per ĝi kaj diversaj busoj bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio. La stacidomo situas sur la teritorio de la komunumo Schöfflisdorf kaj nomiĝas Schöfflisdorf-Oberweningen.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 17 de Zuriko al Döttingen.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis sur la teritorio de la komunumo ceramikaĵojn el la ŝtonepoko. La unua skriba mencio de la komunumo datiĝas de la 25-a de majo 1291 el pergamentletero de la libersinjoro de Regensberg kiel Oberenweningen. La dokumento hodiaŭ troviĝas en la Svisa Nacia Muzeo en Zuriko. En la jaro 1409 Oberweningen estis kun la cetera regiono Wehntal metita sub la regado de la urbo Zuriko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]