Burgo de Bozsok

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La burgo de Bozsok (konata ankaŭ pri la iama posedanto burgo de Sibrik [ŝibrik]) estas historia monumento en Hungario, en vilaĝo Bozsok. La konstruaĵo aspektas ankaŭ kastelo, spite tion, ke interne jam hoteleto funkcias.

Aerfoto pri burgo de Bozsok
Ĉefenirejo de la burgo

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke en tiu ĉi loko estis jam konstruaĵo en la 15-a jarcento. Supozeble Matiaso la 1-a (Hungario) trakonstruis ĝin al ĉaskastelo kaj donacis ĝin al familio Sibrik. En la 16-a jarcento diversaj trakonstruoj okazis por defendaj celoj, supozeble en 1611 la kastelo jam havis etaĝon. En 1698 Francisko Rákóczi la 2-a vizitis la burgon. En 1841 incendio okazis.

Vojo al la enirejo

Finis erao de familio Sibrik en 1906, ĉar nova posedanto aĉetis la burgon. En la sekva jaro la burgo trakonstruiĝis, interne estis metitaj mebloj aĉetitaj eksterlande. Post la 2-a mondmilito la ŝtato forprenis la konstruaĵon. En 1959 la burgo renoviĝis, poste feriejo kaj eduka bazo funkciis interne. En 1973 arkeologo trovis mezepokajn restaĵojn, pli sistema arkeologia esplorado okazis en 1990. Depost la socialismo hoteleto funkcias kun 12 ĉambroj kaj ĉambrego resume kun 32 litoj. Interne restoracio, bilardo, ekstere tenisejo kaj rajdejo funkcias.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Parto de la burgo
Parto de la burgo

Dum la kontraŭturkaj bataloj la burgo formis kvadraton, kiun remparo ĉirkaŭis. El la konstruaĵo restis L-majuskloformo, en la aliaj 2 lateroj restis nur la muroj. Restis ankaŭ plurlatera angulturo. La plej bela parto estas la enireja parto en mezo de la fasado.

Parko[redakti | redakti fonton]

La parko estis kreaĵo el la frua 20-a jarcento el malnova arbaro, samtempe la remparo estis malkonstruita.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Parko de la burgo