Carl Gustav Witt
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 4 Dec. 2011.
2 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
| Carl Gustav Witt | ||
|---|---|---|
|
Gustav Witt |
||
| Persona informo | ||
| Nomo | Carl Gustav Witt | |
| Dato de naskiĝo | 29-a de oktobro 1866 | |
| Loko de naskiĝo | Berlino | |
| Dato de morto | 3-a de januaro 1946 | |
| Okupo | ||
| Aĝo je morto | 79 | |
Carl Gustav Witt (naskiĝis la 29-an de oktobro 1866 en Berlino, mortis la 3-an de januaro 1946) estis germana astronomo kaj stenografisto
Li lernis pri matematiko kaj astronomio en la Humboldt-Universitato en Berlino kaj dum lia lernado li laboris kiel stenografo.
En 1892 li dungiĝis en la observatorio de la societo Urania, kaj en 1896 iĝis departementestro de tiu establaĵo. Tie li malkovris du asteroidojn : 422 Berolino kaj 433 Eroso (la unua malkovrita asteroido kiu ne estas ano de la asteroida zono).
En 1905 li eniris en la Universitaton de Berlino sub la direktoreco de Julius Bauschinger, en 1909 li iĝis Privatdozent (instruanto, kiu ricevas habilitiĝon sed ne enkoraŭ katedron de instruisto) kaj en 1916, titolata profesoro.
| 422 Berolino | 8-a de oktobro 1896 |
| 433 Eroso | 13-a de aŭgusto 1899 |
[redakti] Honoroj
- Li ricevis la Feran krucon de 2-a rango.
- La asteroido 2732 Witt[1] estis tiel nomata en lia honoro.

