Cees Andriesse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cees Andriesse
Cees
Nederlanda fizikisto, verkisto kaj historiisto
Naskiĝo 21-a de decembro 1939
en Leeuwarden, Frislando
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Cornelis Dirk (Cees) Andriesse (Leeuwarden, 21-a de decembro 1939) estas nederlanda fizikisto, verkisto kaj historiisto de la scienco. Internacie li estas konata precipe per sia scienca biografio de Christiaan Huygens. Tiu libro aperis anglalingve en 2005.

Trejnado[redakti | redakti fonton]

Andriesse studis teknikan fizikon en la Universitato de Teknologio de Delft, kie li specialiĝis en la fiziko de radiado. Li estis aktivulo en la movado de frislingvaj studentoj. En 1965 Andriesse ricevis la titolon de inĝeniero. En 1969 li akiris la titolon de doktoro kun tezo pri la disĵeto de neŭtronoj en gasa argono.

Scienca esploro[redakti | redakti fonton]

Poste li laboris en la Kapteyn Observatorio en Roden, parto de la Universitato de Groningen. En 1978 li unue kalkulis la radiadon de interstela polvo kun fluktuanta temperaturo. Nur post la fino de la jarcento povis esti konkludita el transruĝaj observoj el la spaco ke la spektro kalkulita de li estas proprieto de ĉiaj galaksioj. En 1979 Andriesse kreis teorion por la perdo de maso de steloj. Kiam ĉi teorio bazita je fluktuaĵoj, kion Andriesse ankoraŭ konsideras kiel sian plej bonan rendimenton, estis nesufiĉe entuziasme ricevitan, li forlasis en 1980 seniluzia la astronomion.

Nuklea energio[redakti | redakti fonton]

Li aliĝis al la KEMA (instituto de la nederlanda elektroindustrio) en Arnhem por esplori la sekureco de nukleaj reaktoroj. Tie li kondukis eksperimentojn kun malgrandaj kvantoj de radioaktiva brulaĵo. En tiu periodo la Ĉernobila nuklea katastrofo okazis. Kion Andriesse faris kun granda gardeco en miniatura skalo en sekura laboratorio, tie okazis en granda skalo en aero libera.

Libroj[redakti | redakti fonton]

Post sia kvardeka jaro Andriesse skribis plurajn nederlandlingvajn librojn por ĝenerala aŭdienco. En siaj romanoj li forlasas la sciencon kaj evokas bildojn de iu senorda mondo per poeziaj, ofte kapricaj iloj.