Chéri Samba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chéri Samba
Persona informo
Aliaj nomoj Samba, Cheri • Chereau, Jean-Baptiste • Samba wa Nbimba Nʹzinga
Naskiĝo 30-an de decembro 1956 (1956-12-30) (67-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Demokratia Respubliko Kongo
Familio
Frat(in)o Cheik Ledy
Okupo
Okupo pentristo • artisto
TTT
Retejo http://www.cherisamba.net/
vdr

Chéri Samba[1] (franca por Kara Samba) aŭ Samba wa Mbimba N'zingo Nuni Masi Ndo Mbasi (nask. la 30-a de decembro 1956[2]) estas kongola pentristo kaj unu el la plej famaj afrikaj artistoj.

Li estas konata pro sia kreivo kaj riĉeco de arto. Liaj verkoj ofte prezentas ĉiutagajn okazaĵojn en la ĉefurbo Kinŝaso, kombinante socian komentojn, humuron kaj politikan kritikon. Lia laboro akiris tutmondan rekonon kaj estis ekspoziciita en elstaraj muzeoj ĉirkaŭ la mondo, interalie en la Centro Georges Pompidou en Parizo kaj la Muzeo de Moderna Arto en Novjorko. Granda nombro da liaj pentraĵoj estas ankaŭ en la kolekto de Jean Pigozzi de moderna afrika arto[3].

Murpentraĵo de Cheri Samba en Bruselo - Porte de Namur! – Porte de l'Amour? (Pordo de Namur - porde de la Amo?)

Tekst-arto[redakti | redakti fonton]

En la artaĵoj de Samba same gravas kaj la tekstoj kaj la bildoj por veki kaj la konsciencon de tiuj kiuj staras antaŭ la artaĵo[PDF 1]. Liaj pentraĵoj preskaŭ ĉiam portas francan kaj lingalan tekston, komentante afrikan vivon kaj la modernan mondon.

Li pruntis la uzon de "vortvezikoj" kutimaj en bildstrioj, permesante al li aldoni komentojn al siaj artaĵoj: jen kiel lia stilo, kiu kombinas pentraĵon kun teksto, naskiĝis.

La viro el Kinŝaso[redakti | redakti fonton]

Li apartenas al tiu malofta kategorio de artistoj kapablaj esprimi universalajn konceptojn, kompreneblajn en ĉiu angulo de la planedo, tamen riĉaj je lokaj elementoj, kun forta lligiteco al siaj radikoj [4].Chéri Samba difinas sin kiel "La Viro el Kinŝaso" kaj deklaris:

"Mi kredas, ke la artisto ne povas limigi sin. Mi pentras por la homaro, mi pentras por ĉiuj. Estas vere, mi ne povas inkluzivi ĉiujn lingvojn parolatajn en la mondo, sed mi ne ĉiam pentras nur por afrikanoj. Mia arto estas kultura vehiklo. Se mi metas la tekston en la franca, estas ĉar mi venis al Francio. Kiam mi skribas en la lingala, mi kutime faras tion ĉar mi volas prezenti ion al mia publiko en Kinŝaso.

Mi povas ankaŭ inspiri el Afriko por io, kio ankaŭ koncernas eŭropanojn. Mi havas kritikan senton; certe mi metis iom da humuro en la kritikon, sed la vera celo estas montri la vivmanieron de homoj. Unue mi atentigas, kio estas malbona, kaj poste, precipe en mia teksto, mi diras, ke miaopinie aferoj devus iri alimaniere. Mi estas optimisma. Mi ne scias, kio disvolvis en mi ĉi tiun tendencon. Mi tre ŝatas montri aferojn ŝokajn metante en ĝi humuron kaj koloron por allogi homojn. Mi scias, ke homoj ne ĉiam ŝatas diri la veron kaj tial ekscitas min pentri ĝuste tion, kion neniu volas diri" [5][6].

Stilo[redakti | redakti fonton]

La unika stilo de Samba kombinas aŭdacajn kolorojn, tekstojn kaj simbolajn elementojn, kreante vidajn kaj okulfrapajn spertojn.

Krom memportretoj kiuj estas centra elemento en lia arto[7], Chéri Samba traktas ankaŭ temojn ligitajn al sia lando: kutimoj, politika korupto, la dramo de aidoso, la rilatoj inter viroj kaj virinoj, popolaj legendoj, geopolitiko kaj la vivmedio.

Li ankaŭ procedas en siaj verkoj per kontrastoj por provoki pripensadon, ekzemple por bildigi la okcidentan hipokritecon li montras la kontraston inter la sceno, kiun li pentras kaj la skribitan tekston, kiun li enmetas, servas por reliefigi la hipokritecon[4].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • "Je suis un observateur du monde. Entretien de Virginie Andriamirado avec Chéri Samba", Africultures, n-ro 59 : " L’engagement de l’écrivain africain", junio 2004, Parizo, L’Harmattan, 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Noto: Lia familia nomo, Samba, havas du signifojn en la konga lingvo (kikongo), rilatante al la ago de preĝo aŭ la ago de juĝo.
  2. (en) Chéri Samba, Benezit Dictionary of Artists, alirite la 9-an de oktobro 2017.
  3. (en) Nuntempa Afrika Arta Kolekto, Ĝenevo. Arkivite la 21-an de aŭgusto 2019 ĉe la Wayback Maŝino. - Pentraĵoj kaj biografio.
  4. 4,0 4,1 (it) Gian Marco Montesano, Cheri Samba, Giramondo.com
  5. Eltiraĵo el intervjuo publikigita en la revuo "Kanal". Parizo oktobro 1989.
  6. (it) Cheri Samba, Archimagazine, decembro 2007
  7. (en) Manning, Patrick (2009). The African Diaspora: A History Through Culture. Columbia University Press.


Citaĵa eraro Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "PDF", sed la responda etikedo <references group="PDF"/> ne estis trovita; $2