Charles Thompson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Charles Phillip THOMPSON (* 12-an de marto 1918[1] en Springfield, Ohio), plejofte nomata Sir Charles Thompson, estas usona ĵaz-pianistoj, orgenisto de bibopo kaj svingo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Thompson komencis jam en la aĝo de 10 jaroj ludi pianon profesie. Kiam li aĝis 12 jarojn, Count Basie invitis lin kunludi sur la scenejo, kiam li ludis kiel pianisto kun la bando de Bennie Moten en Colorado Springs je dancevento. Tiam li ankaŭ ricevis sian ŝercnomon „Sir Charles Thompson“ (de Lester Young el la bando), sub kiu li poste plejofte. En la 1940-aj jaroj li ankaŭ komencis ludis bibopon, surdiskigis kun Charlie Parker (ekz. kun Parker kaj Gordon sur la albumo „Takin off“, Apollo, noveldonita je Delmark en 1992), Dexter Gordon, J. C. Heard en propraj bandoj kaj estis en 1944/45 en la bando de Coleman Hawkins kaj Howard McGhee.

Laŭ propraj eldiroj [2] li travivis la kontraston de bibopo fronte al svingo tiam ĉefe pro la maniero, prezenti ĵazon – se ĝi antaŭe estis ĉefe dancmuziko, poste oni vizitis „ĵazkoncertojn“ aŭ la ĵazklubejojn. Se antaŭe bona ritmo estis grava, Parker kaj Dizzy Gillespie ludis „pli notojn kaj pli“, kion ili tiam nomis bibopo– por li kiel muzikisto tiuj terminoj tamen estis „tre, tre malgravaj“. En sia intervjuo li indikis kiel rektajn influojn pianistojn kiel Count Basie (kiun li nomis sia „mentoro“) ol la saksofonistojn Coleman Hawkins kaj Lester Young. Poste li ludis ofte sole en trinkejoj kaj kun variaj triopoj sub sia nomo.

Thompson aktivis kiel pianisto ankoraŭ en 2004. En 2000 li aperigis la triopo-registraĵojn „Robbins Nest – Live at the Showcase“ kaj en 2001 „I Got Rhythm – Live at the Showcase“ (ambaŭ ĉe Delmark Records) kaj en 1984 la soloalbumon „Portrait of a Piano“. Li loĝas en Kalifornio.

Kiel komponisto li estas verkinto de ĵaza normkanto „Robbins Nest“, kiun interpretis ekz. Illinois Jacquet.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bohländer Reclams Jazzführer 1989
  2. Intervjuo el 2004 [1]