Kristiano Aŭgusto de Saksio-Zeitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Christian August von Sachsen-Zeitz

Kristiano Aŭgusto de Saksio-Zeitz [cajc], germane Christian August von Sachsen-Zeitz, hungare Keresztély Ágost (naskiĝis la 9-an de oktobro 1666 en Moritzburg; mortis la 23-an de aŭgusto 1725 en Regensburg) estis saksa duko, pastro, membro de Ordeno de germanaj kavaliroj, hungara episkopo, primaso, kardinalo.

Biografio

Christian August devenis el saksa duka protestanta familio Wettin. Komence li estis soldato, kiu batalis en sieĝo de Majenco en 1689 kaj en sieĝo de Buda. En 1689 li katolikiĝis kaj post 2 jaroj li estis pastro-lernanto en Kolonjo. Kiel magnato, li ricevis la rangon kanoniko. En 1695 li pastriĝis. En 1697 li efektivigis la katolikiĝon de lia parenco Aŭgusto la Forta, kiun tiu bezonis por iĝi regnestro de Pollando-Litovio. Li ricevis la postenon episkopo de Győr/Raab en 1695. Post 3 jaroj li iĝis kardinalo, en 1707 primaso kaj ĉefepiskopo de Esztergom/Gran, sed li restis plu ankaŭ episkopo de Győr. En 1714 laŭ reĝa volo al la posteno primaso aldoniĝis la vorto duko, ekde tiam pli precize la hungaraj primasoj estas dukoprimasoj. Post maljuniĝo li vivis en monaĥejo.

Li mortis 1725 en Regensburg, sed estis entombigita en tiam hungara kirko Katedralo Marteno de Tours (Bratislavo).

Fontoj