Christian Maggio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Maggio
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1982 (1982-02-11) (42-jaraĝa)
en Montecchio Maggiore
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Christian Maggio estas itala futbalisto. Li naskiĝis la  11-an de februaro 1982(nun 1982-02-11) en Montecchio Maggiore, do nun estas 42-jara. Ekde la jaro 2008 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo S.S.C. Napoli.

Christian Maggio en 2009

Krome Christian Maggio ekde la jaro 2008 estas membro de la itala nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2010, kie la teamo ne aparte sukcesis, sed ankaŭ pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, en kiu ĝi atingis la duan pozicion. Antaŭ membriĝo en la vira nacia teamo, li jam laŭ koncerna aĝo membris en la nacia teamo de sub-18-jaruloj, de sub-20-jaruloj kaj de sub-21-jaruloj.