Clarissa Sabatini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Clarissa Sabatini en la Zamenhofa Aranĝo Toskana (ZAT) 2023 en Pisa
Clarissa Sabatini en 2022 dum ŝia koncerto okaze de la 110-jara jubileo de Bolonja Esperanto-Grupo

Clarissa SABATINI (naskiĝis la 11-an de junio 2000 en Orvieto) estas itala esperantistino kaj poliglota kantistino.

Ŝi eklernis Esperanton fine de 2021 laŭ instigo de Laura Brazzabeni kaj jam kelkajn semajnojn poste verkis siajn unuajn kantojn originale en Esperanto.

En aprilo 2022 ŝi partoprenis en la Internacia Junulara Festivalo en Forni Avoltri kaj tie unuafoje koncertis antaŭ esperantistoj. Sekvis koncertoj kadre de la 110-jara jubileo de Bolonja Esperanto-Grupo en oktobro 2022, la Zamenhofa Festo de Edistudio en Pisa en novembro 2022 kaj en la IJK 2023. Krome ŝi koncertis laŭ invito de Vinilkosmo en marto 2023 en Tuluzo.

La 7-an de junio 2023 aperis ŝia bita albumo "Ludu kaj kantu" ĉe Vinilkosmo. Ĝi enhavas 13 kantojn, ĉiuj verkitaj de ŝi mem, parte kun ioma helpo de aliaj esperantistoj kiel Giuseppe Castelli, Pier Luigi Cinquantini kaj Miguel Gutierrez (Liven Dek).

Clarissa loĝas en Monterubiaglio, vilaĝo en la komunumo Castel Viscardo apud Orvieto, kaj studas psikologion. Ŝi gvidas kantorondojn en maljunulejoj kaj koncertas ankaŭ - foje sola, foje kun akompanantoj - antaŭ neesperantistoj.

Muzikiloj[redakti | redakti fonton]

Kantante, ŝi akompanas sin mem per diversaj muzikiloj, ekzemple

La lingvoj de ŝiaj kantoj[redakti | redakti fonton]

Clarissa originale verkis entute ĉirkaŭ 200 kantojn en kvin diversaj lingvoj:

La plej multajn kantojn ŝi verkis en la franca, ĉar tiun ĉi lingvon ŝi aparte ŝatas kaj aparte bone regas. Sekvas la svahila, kiun ŝi memstare lernis per reto ĝis flua parolado.

Kelkaj el ŝiaj kantoj estas plurlingvaj. Ekzemple ŝia kanto "Ni estas ĥoro" estas en la svahila kun refreno en Esperanto.

Clarissa neniam verkas kantojn en la angla nek en sia gepatra lingvo, la itala.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • "Ludu kaj kantu", bita albumo eldonita de Vinilkosmo en 2023

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]