Claude Louis Berthollet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Claude Louis Berthollet
(1748-1822)
Franca kuracisto kaj kemiisto
Franca kuracisto kaj kemiisto
Persona informo
Claude Louis Berthollet
Naskiĝo 9-a de decembro 1748
en Talloires, proksima de Annecy,  Francio
Morto 6-a de novembro 1822
en Arcueil,  Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per antrakso vd
Tombo Q88693975 vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Francio vd
Ŝtataneco Francio • Reĝlando Sardio vd
Alma mater Universitato de Torino
Subskribo Claude Louis Berthollet
Familio
Edz(in)o Marie-Marguerite Baur vd
Infanoj Amédée Barthélemy Berthollet vd
Profesio
Okupo kuracistokemiistopolitikisto vd
Laborkampo kemiopolitikomedicino vd
Aktiva en Parizo vd
Doktoreca konsilisto Antoine Lavoisier vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Claude Louis BERTHOLLET (1748-1822) (* Talloires, proksima de Annecy, en la 9-a de decembro 1748 - Arcueil, en la 6-a de novembro 1822) estis franca kuracisto kaj kemiisto. Kune kun Antoine Lavoisier kaj aliaj, li kreis la kemian nomenklaturon, aŭ sistemon por nomoj, kiuj servas kiel bazo al la modernaj sistemoj por difini la nomojn de la kemiaĵoj. Li ankaŭ elvolvis esploron pri kolorigiloj kaj blankigiloj (enkondukante la uzon de kloro, en 1785, kiel blankiga elemento) kaj determinis la komponaĵon de la amoniako. Berthollet estis unu el la unuaj kemiistoj kiuj agnoskis la karakterizaĵojn de iu reversa reakcio, kaj tiam, la kemian ekvilibron. Kalia klorato (KCLO3), kiu estas potenca oksidiganto, estas konata kiel salo de Berthollet.

Biografio

Li komencis siajn studojn en Chambéry, kaj poste li iris al Torino kie li diplomiĝis pri medicino. Liaj grandaj elvolviĝoj rilate al kemio faris el li, en mallonga tempoperiodo, ian aktivan partoprenanton en la Akademio de Sciencoj, en 1780. En 1789, li unuafoje produktis ian blankigan likvaĵon en sia laboratorio en la kajo de Javel en Parizo, pasante gaskloron tra solvaĵo kun natria karbonato. La likvaĵo rezultanta, konata kiel "Akvo de Javel" estas malforta solvaĵo de natria hipoklorito.

Berthollet engaĝiĝis en longedaŭra batalo kune kun alia franca kemiisto, Joseph Louis Proust (1754-1826)[1] rilate al la Leĝo de la difinitaj proporcioj ankaŭ konata kiel Leĝo de Proust. Dum Proust kredis ke la kemiaĵoj komponiĝis laŭ fiksaj rilatumoj el ties konstituantaj elementoj, sendepende de la metodoj je produktado, Berthollet asertadis ke ĉi-rilatumo eble ŝanĝas laŭ la proporcio de la reaktantaj produktoj komence uzitaj. Kvankam Proust elmontris sian teorion pere de precisaj mezurprocedoj, lia teorio ne estis tuje akceptita parte kaŭze de la aŭtoritateco de Berthollet. En 1811, lia leĝo estis finfine akceptita, kiam Berzelius (1779-1848)[2]ĝin konfirmis, laŭ eksperimentoj. Tamen, pli malfrue oni malkovris ke Berthollet ne estis komplete erara, ĉar ekzistas iu klaso da komponaĵoj kiuj ne obeas la leĝoj de la difinitaj proporcioj. Ĉi tiuj "ne-stekiometriaj komponaĵoj" nomiĝis Bertholidoj liaomaĝe.

Berthollet estis unu el la pluraj sciencistoj, kiuj partoprenis kune kun Napoleono en la ekspedicio al Egiptio, kaj estis membro de la departemento pri fiziko kaj natura historia de la Instituto de Egiptio[3].

En aprilo 1789, li elektiĝis Membro de la Reĝa Societo de Londono[4]. En 1801, li estis elektita eksterlanda membro de la "Reĝa Akademio de Sciencoj de Svedio"[5]. Li elektiĝis Eksterlanda HonorMembro de la Amerika Akademiko de Artoj kaj Sciencoj, en 1822.

Verkoj

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Personensuche
  2. Info Escola
  3. La Instituto de Egiptio estis akademio de saĝuloj, kreita de Napoleono Bonaparte por realigi esplorojn dum la kampanjo al Egiptio. Ili kunvenis je la unua fojo en la 24-a de aŭgusto 1798, kaj Gaspard Monge estis la prezidanto.
  4. Fellow of the Royal Society.
  5. La Reĝa Akademio de Sciencoj de Svedio estis fondita en la 2-a de junio 1739 de la naturalisto Karolo Lineo, de la pioniro pri agrikulturo Jonas Alströmer (1685-1761), de la inĝeniero Mårten Triewald (1691-1747), Sten Carl Bielke (1709-1753), Carl Wilhelm Cederhielm (1705-1769) kaj de Anders Johan von Höpken (1712-1789).
  6. Personensuche
  7. Personensuche
  8. Personensuche
  9. Personensuche
  10. Personensuche
  11. Personensuche
Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj