Csép

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne miskomprenu pri Csém!

Csép [ĉEp] estas malgranda vilaĝeto kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en Distrikto Kisbér.

Blazono de Csép

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas laŭ ĉefvojo Komárom-Kisbér, laŭ fervojo Komárom-Székesfehérvár. Komárom troviĝas 19 km-ojn, Kisbér 9 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko. Pri la vilaĝo la unua skribita postsigno troviĝas el 1257 en formo possesio regalis Chepp. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. En la 18-a jarcento familio Pázmándi fondis bienocentron. En 1945 okazis tie akraj bataloj. Dum la socialismo kolĥozo funkciis en la vilaĝo. La loĝantaro okupiĝas pri agrikulturo.

En Csép migra poŝto servas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • romkatolika preĝejo
  • nobeldomoj de Thaly, Csapó, Micskey

Famuloj[redakti | redakti fonton]