Csém

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne miskomprenu pri Csép!

Csém [ĉEm] estas malgranda vilaĝeto en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en Distrikto Komárom.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Komárom-Kisbér, aŭtoŝoseo M1 Budapeŝto-Vieno preteriras. Komárom troviĝas 5 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pri la vilaĝo la unua skribita postsigno troviĝas el 1209 en formo Cem. La kampoj longe apartenis al abato de Pannonhalma. La turkoj faris senhoma la vilaĝon en 1547. Fine de la turka erao la kampoj apartenis al ĉefepiskopejo de Esztergom, la komunumo apartenis al Mocsa ĝis 1946, ĝis 1989 al Nagyigmánd. Ekde tiu jaro la vilaĝo estas memstara. La loĝantaro okupiĝis en la 19-a jarcento pri sukerobeto, nuntempe pri bredado de ĉevaloj kaj bovoj, krome estas minado de rulŝtonoj.

Vilaĝservoj estas infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, kulturdomo, migra poŝto, klubo de maljunuloj. La plej proksima lernejo troviĝas en Nagyigmánd.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]