Dallas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nubskrapuloj de Dallas
Flago de Dallas
Sigelo de Dallas
Loko de Dallas en Teksaso.
Urbocentro de Dallas

Dallas estas milionurbo (ankaŭ universitata urbo) en Teksaso, Usono. La urbo havas proksimume 1,8 milionoj da loĝantoj. Dallas estas mondkonata pro sia komputila kaj telekomunika industrioj - inter alie en 1958 ĉi tie inventiĝis la unua Integra Cirkvito (IC). Dallas kun Fort Worth, Arlington, Denton, Plano kaj aliaj apartenas al urbaro.

Geografio

Dallas etendiĝas sur ebenaĵo laŭ rivero en alteco je 137-168 metroj kaj lokiĝas ĉe 32° 47′ N 96° 47′ U / 32.783 °N, 96.783 °U / 32.783; -96.783 (mapo)Koordinatoj: 32° 47′ N 96° 47′ U / 32.783 °N, 96.783 °U / 32.783; -96.783 (mapo).

Historio

La loko apartenis en la 18-a jarcento ĝis 1821 al Nova Hispanio, kiu estis hispana kolonio. Dallas fondiĝis en 1841 kaj post 4 jaroj Usono okupis ĝin. Tiutempe oni okupiĝis pri terkultivado. Dallas oficiale urbiĝis en 1856. Ekde 1873 trajno interligas la urbon kun la cetraj regionoj. La liverado de kotono estis pli facila kaj evoluis la komercado, poste la edukado.

Ekonomio

Dallas baziĝas unuavice je bankentrepreno, komercado, telekomunikadoj, komputila teknologio, energio, kaj transportado.

Klimato

Dallas havas subtropikan klimaton. Foje somere la temperaturo atingas eĉ 40 °C-ojn, vintre malofte frostas kaj neĝas. Jare pluvas po 950 mm, en ĉiuj monatoj pluvas.

Trafiko

La ĉefa flughaveno havas la nomon "Dallas/Fort Worth International Airport" (DFW). Dallas estas nodo de aŭtovojoj kaj fervojaj linioj.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Vidu ankaŭ