Dania Markolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lokigo de la Dania Markolo

La Dania Markolo (en la dana: Danmarksstrædet, en la islanda: Grænlandssund, do «Gronlanda Markolo») estas markolo inter Grenlando kaj Islando.

Ĝi ligas la Gronlandan Maron (parto de Arkta Oceano) kun la Atlantiko. Ĝia larĝo estas 290 km, kaj profundo 191 m. La Okcidenta Gronlanda Marfluo trapasas ĝin, kaj tie estas gravaj lokoj de fiskapto.

Dum la dua mondmilito, la Dania Markolo estis la loko de marbatalo, dum kiu la germana batalŝipo Bismarck dronigis la britan batalŝipon HMS Hood la 24-a de majo 1941.