David Djaïz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Djaïz
Persona informo
David Djaïz
Naskiĝo 10-an de decembro 1990 (1990-12-10) (33-jaraĝa)
en Agen
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Nacia Lernejo pri Administrado • Supera normala lernejo • Liceo Henri-IVUniversitato de Parizo 1 Panteono-SorbonoUniversitato PrincetonInstituto pri Politikaj Studoj de Parizo vd
Profesio
Okupo eseisto • oficisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

David Djaïz (naskiĝis la 10-an de decembro 1990 en Agen, proksime de Bordeaux (Bordozo) estas politikologo, verkisto kaj altranga franca ŝtatadministranto.

Vivresumo[redakti | redakti fonton]

Lia patro estas de berbera deveno (Alĝerio) kaj lia patrino de Francio (Okcitanio). Li studis politikan sciencon en Parizo kaj instruas ĉe Sciences Po, Parizo.

Studinte ĉe la franca Nacia Lernejo pri Administrado (promocio George Orwell, 2015-2016), li estis ŝarĝita de kurso pri la historio de la internaj militoj de la antikveco ĝis hodiaŭ al la Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo. Estinte Inspektoro de financoj de 2017 al 2020, li estas ekde 2020 direktoro de la strategio kaj de la formado ĉe la Agence nationale de la cohésion des territoires (Nacia agentejo por la kohero de la teritorioj).

Li verkas librojn kaj en 2019 akiris sukceson per la libro Slow Démocratie (malrapida demokratio) pri kiel regi la tutmondiĝon kaj reakiri kontrolon de nia destino[1][2] en kiu li pledas por ekvilibrigi la tutmondiĝon fortigante kaj konstruante demokratian kulturon por harmoniigi la tutmondiĝon, la naturmedion kaj la demokration mem. La tutmonda malegaleco malkreskis, ĉefe en la azia kontinento, sed ene de okcidentaj landoj ĝi kreskis, ĉar la sindikatoj ne plus scias tiom bone protekti la dungitojn en mondo kie transnaciaj entreprenoj havas ĉiam pli kaj pli da povo. Por protekti la civitanojn kontraŭ la tro negativaj konsekvencoj de la ĉiam kreskanta tutmondiĝo, naciaj ŝtatoj povas ludi sian rolon, sed sen etna naciismo kaj kun rolo ankaŭ por Eŭropa Unio kun pli da solidareco kaj pli justa redistribua sistemo[1] por reekvilibrigi la kreskantan malegalecon inter terirtorioj (kamparo kontraŭ metropolo) kaj homoj (elitoj kontraŭ homoj malriĉaj)[3].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (nl) Kunnen we de democratie redden van haar ondergang? Arkivigite je 2020-11-01 per la retarkivo Wayback Machine (Ĉu ni povas savi la demokration de sia pereo?), VPRO Tegenlicht.
  2. (fr) Thomas Mahler & Clément Pétreault, La démocratie est trop importante pour le laisser à l'extrème droite, lepoint.fr, la 22-an de oktobro 2019
  3. (fr) Filmeto La nation démocratique, une idée neuve pour 2020 ?, YouTube, la 1-an de februaro 2020.