Deir el-Balah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Deir el-BalahDayr al-Balah (arabe دير البلح) estas setlejo en la centro de la Gaza Sektoro kaj estas la administra centro de samnoma gubernio. Ĝi situas ĉe la bordo de la Mediteranea Maro kaj estas konata pro siaj daktilopalmoj.

Dum arkeologiaj elfosaĵoj en la setlejo malkovriĝis tombejo el la malfrua bronza epoko, en kiu troviĝis inter alie argilaj kaj bronzaj ujoj kaj arta mozaika planko. Dum la jaro 372 la kristana sanktulino Helena fondis monaĥejon en la areo.

La komunumo nun estas forta subtenejo de la politika partio Hamas: dum la elektoj de februaro 2005, 13 el la 15 postenoj de urbaj konsilianoj doniĝis al anoj de Hamas, kaj la urbestro, elektita fine de januaro 2005 ankaŭ apartenas al la partio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la krucmilito de la jaro 1149, Deir al-Balah, kiu tiuepoke havis la nomon Darum, iĝis bastiono de la Templanoj kaj la Malta Ordeno. Fortikaĵoj konstruiĝis, kiuj iĝis bazoj por atakoj al la armeoj de la islamanaj Fatimidoj, kiuj estis retiriĝintaj el la areo de la nuna Gaza Sektoro kaj havis sian bazon en la urbo Aŝkelon. Fine de la jaro 1170, la armeo de la militestro Saladino ekinvadis Palestinon en Darum. La bataloj inter kristanaj kaj islamanaj armeoj pri la regiono daŭriĝis. Post kiam la islamanaj regantoj de la dinastio Ajubidoj estis puĉitaj fare de la Mamelukoj en Kairo, Deir el-Balah inter la jaroj 1250 kaj 1517 estis sub mameluka rego. Regula vojo de mamelukaj mesaĝistoj gvidis de Kairo tra Rafah kaj Deir el-Balah, kaj de tie plu nordorienten al Damasko. Stratoj, pontoj kaj ripozejoj konstruiĝis por plifaciligi la mesaĝadon. La farmistoj de Deir el-Balah dum tiu periodo produktis hordeon kaj tritikon, vinberojn kaj vitofoliojn, olivojn, frambojn, limonojn, figojn, dolĉajn melonojn kaj daktilojn.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la centra statistika oficejo de Palestino, fine de la jaro 2005 Deir al-Balah havis 47.938 enloĝantojn, kaj la rifuĝejo Deir al-Balah fine de junio 2006 19.534 enloĝantojn. Post la retiriĝo de israelaj setlantoj el Kfar Darom, parto de la setlejaro Guŝ Katif, en aŭgusto 2005, la teritorio iĝis komplete islamana.