Lufthansa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Deutsche Luft Hansa)
Saltu al: navigado, serĉo
Lufthansa
Lufthansa.a321-100.d-aire.arp.jpg
IATA
LH
ICAO
DLH
Voksigno
LUFTHANSA
Fondita 1926 (kiel Deutsche Luft Hansa Aktiengesellschaft), disigita 1945, refondita 1954
Naboj
Fokus-urboj
Programo por oftaj flugantoj Miles and More
Sidĉambro por membroj HON / Senator Lounge
Alianco Star Alliance
Aviadilaro 319 (+ 145 mendoj + 30 opcioj); Lufthansa AG inkluzive de Cityline, Cargo kaj filioj (krom Swiss): 432
Cellokoj 188
Ĉefsidejo Kolonjo (Germanio)
Ĉefuloj Jürgen Weber (estro de kontrola konsilio kaj iama ĝenerala direktoro), Wolfgang Mayrhuber (ĝenerala direktoro), Stefan Lauer, Stephan Gemkow (financestro)
Retejo: http://www.lufthansa.de
v  d  r
Information icon.svg

La entrepreno Deutsche Lufthansa AG, mallonge Lufthansa [LUFT-hanza], estas la plej granda flugkompanio de Germanio. La kompania sidejo estas en Kolonjo, sed la "hejma flughaveno" estas Frankfurto ĉe Majno. Ĉar ties kapacitoj trakti aviadilojn ne sufiĉis, oni nomis duan centran flughavenon de Lufthansa tiun de Munkeno - plej multaj internaciaj flugoj de Lufthansa do alvenas en unu el tiuj du urboj kaj naciaj flugoj plutransportas la pasaĝerojn al aliaj urboj, ekzemple la ĉefurbo Berlino. Post kiam Lufthansa transprenis la nacian aviadilan kompanion de Svisio, Swiss, la Flughaveno de Zuriko estas la tria centro por internaciaj flugoj, la unua ekster Germanio (centra regiona flughaveno de Swiss estas Ĝenevo). La entrepreno estas fonda membro de la aviadila ligo Star Alliance. Dum 2005 en la kompanio laboris 91 364 dungitoj.

Aviadilo Airbus A380 de la flugkompanio Lufthansa en Frankfurto ĉe Majno.

La entrepreno estas inter la plej grandaj siaspecaj en la mondo: Dum 2004 ĝi en internaciaj flugoj transportis pli da pasaĝeroj ol iu alia membro-kompanio de la internacia aviada asocio IATA, kaj ankaŭ transportis pli da varoj ol iu alia konkurenca entrepreno. Dum 2005 51,3 milionoj da klientoj flugis per Lufthansa, sed la kvanto da transportitaj varoj pro la malforta konjunkturo malaltiĝis gis "nur" 1 736 000 tunoj da varoj. La flugoj de Lufthansa havas la IATA-mallongigon LH aŭ la numeron 220, kiu estas la komenco de ĉiu bileta numero. La ICAO-mallongigo por la entrepreno tamen estas DLH. En internaciaj konektoj, la flugoj AL Germanio havas ne-parajn numerojn, kaj tiuj DE Germanio parajn numerojn.

Ligilo[redakti | redakti fonton]

  • oficiala paĝaro (germane kaj angle, en iuj naciaj subretejoj ankaŭ france, hispane, itale kaj japane)