Dick Dale

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dick Dale
Persona informo
Naskonomo Richard Anthony Monsour
Aliaj nomoj Dick Dale
Naskiĝo 4-an de majo 1937 (1937-05-04)
en Bostono, Masaĉusetso
Morto 16-an de marto 2019 (2019-03-16) (81-jaraĝa)
en Loma Linda
Mortokialo kora malsufiĉo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Quincy High School • Washington Preparatory High School
Okupo
Okupo gitaristokomponistomuzikproduktisto • rokmuzikisto
TTT
Retejo http://www.dickdale.com/
vdr

Richard Anthony Monsour (4a de Majo, 1937 – 16a de Marto, 2019), konata profesie kiel Dick Dale, estis usona roka gitaristo. Li estis pioniro de la nomita surfmuziko, uzanta gamojn kaj eksperimentadon per resonaj efikoj propre el la mezoriento.[1] Dale estis konata kiel "The King of the Surf Guitar" (la reĝo de la surfgitaro), kiu estis ankaŭ lae titolo de lia dua studialbumo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Dale estis unu el la plej influaj gitaristoj el ĉiuj tempoj kaj speciale el la komenco de la 1960-aj jaroj.[2] Plej el la ĉefaj bandoj de surfmuziko, kiel The Beach Boys, Jan and Dean kaj The Trashmen, estis influitaj de la muziko de Dale, kaj ofte inkludis registraĵojn de kantoj de Dale en siaj albumoj.[3] Lia stilo kaj muziko influis gitaristojn kiel Jimi Hendrix, Pete Townshend, Eddie Van Halen kaj Brian May.[3][4]

Oni konsideras lin kiel populariganto de la tremsona gitarplukado, nome tekniko kiu estas nun amplekse uzita en multaj muzikaj ĝenroj (kiel ĉe ekstrema metalroko, folko ktp.).[5] Lia rapida ununota staccato pinĉotekniko estis senrivala ĝis gitaristoj kiel Eddie Van Halen eniris en la muzika etoso.[6] Li estis citita kiel unu el la patroj de metalroko pro sia plialtigo de la limoj de amplifikado.[7]

Kunlaborante kun Leo Fender, Dale ankaŭ rompis la ĝistiamajn limiojn de la elektramplifika teknologio, helpante la disvolvigon de nova ekipaĵaro kiu estis kapabla produkti fortajn kaj antaŭe neaŭditajn laŭtecojn inklude la unuan 100-vatan gitaramplifilon.[8] Dale ankaŭ pioniris la uzaddon de porteblaj resonefikoj.[9]

La uzado de lia registraĵo de "Misirlou" fare de Quentin Tarantino en la filmo Pulp Fiction kondukis al lia reveno en la 1990-aj jaroj, markita per kvar albumoj kaj mondoturneoj. Li ankaŭ estis nomumita por premio Grammy en kategorio Plej Bona Rokinstrumenta Ludado pro la kanto "Pipeline" kun Stevie Ray Vaughan.[10]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Studialbumoj[redakti | redakti fonton]

Kiel Dick Dale & His Del-Tones[redakti | redakti fonton]

  • Surfers' Choice (Deltone, 1962; Capitol, 1963; Sundazed, 2006)
  • King of the Surf Guitar (Capitol, 1963; Sundazed, 2007)
  • Checkered Flag (Capitol, 1963; Sundazed, 2007)
  • Mr. Eliminator (Capitol, 1964; Sundazed, 2007)
  • Summer Surf (Capitol, 1964; Sundazed, 2007)
  • Summertime Blues

Kiel Dick Dale[redakti | redakti fonton]

  • Tribal Thunder (Hightone, 1993)
  • Unknown Territory (Hightone, 1994)
  • Calling Up Spirits (Beggars Banquet, 1996)
  • Spacial Disorientation (Dick Dale/The Music Force, 2001)

Koncertalbumoj[redakti | redakti fonton]

  • Rock Out with Dick Dale & His Del-Tones: Live at Ciro's (Capitol, 1965; Sundazed [nur LP], 2010)
  • The Tigers Loose (Balboa, 1983; Rhino [nur LP], 1987)
  • Live on the Santa Monica Pier (Rockbeat, 1994/1996 [rel. 2014]) 2CD

Kompilalbumoj[redakti | redakti fonton]

  • Greatest Hits (GNP Crescendo [LP issue], 1975; GNP Crescendo [CD issue], 1992)
  • King of the Surf Guitar: The Best of Dick Dale & His Del-Tones (Rhino [LP issue], 1986; Rhino [CD issue], 1989)
  • Better Shred Than Dead: The Dick Dale Anthology (Rhino, 1997) 2CD
  • Singles Collection '61–'65 (Sundazed, 2010) 2LP
  • Guitar Legend: The Very Best of Dick Dale (Shout! Factory, 2010)
  • King of the Surf Guitar (Rockbeat, 2012) 2LP; 1CD
  • At the Drags (Rockbeat, 2012) 2LP; 1CD
  • Misirlou: Dick Dale & His Del-Tones (Jasmine, 2018)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Burt, Rob (1986). Surf City, Drag City. Blandford Press. ISBN 0-7137-1890-0.
  • Szatmary, David (1987). Rockin' in Time: A Social History of Rock-and-Roll. Pearson Prentice Hall. ISBN 0-13-188790-4.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dick Dale en la angla Vikipedio.