Dikbeka minao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dikbeka minao

Dikbeka minao
Dikbeka minao
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Scissirostrum
Specio: S. dubium
Scissirostrum dubium
(Latham, 1802)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Dikbeka minao (Scissirostrum dubium) estas specio de sturno en la familio de Sturnedoj. Ĝi estas monotipa en la genro Scissirostrum. Ĝi estas endemio de Sulaveso, Indonezio kaj de la apudaj insuloj Bangka, Lembeh, Togian, Buton kaj Banggajo. Birdoj el Peleng estis priskibitaj kiel raso pelingense, sed nun estas konsiderataj nesepareblaj el tiuj de aliaj lokoj en la teritorio kaj pro tio pluestas konsiderata kiel monotipa specio.

Ties natura habitato estas tropikaj malaltaj teroj kaj foje subtropikaj montaroj, iome arbarecaj aŭ humidejaj.

Tiu specio nestumas en kolonioj, kiuj ofte enhavas centojn da paroj. La nestoj estas elfositaj en putriĝintaj aŭ sekiĝintaj arbotrunkoj laŭ pega stilo. Ili manĝas fruktojn, insektojn kaj grenon.

Dikbekaj minaoj estas tre voĉemaj, ĉe ties kolonioj kaj en kunmanĝantaroj.

Ĝi estas nigreca birdo kun iom da malhelbrua nuanco; la plej klara distingilo estas tre dika kaj fortika ĉebaze flavoranĝa beko. La kruroj estas de sama koloro flavoranĝa. Alia distingilo estas tre ruĝaj disaj plumoj tre kontrastaj en nigreca pugo kaj ties flankoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]