Dioscorea polystachya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dioscorea opposita)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Jamaimo
Segmento de tubero de Dioscorea opposita
Segmento de tubero de Dioscorea opposita
Biologia klasado
Regno: Plantae
Klado: Angiospermoj
Klado: Unukotiledonoj
Ordo: Dioscoreales
Familio: Dioscoreaceae
Genro: Dioscorea
Dioscorea polystachya
Turcz., 1837
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Mugitoro Gohan
Mugitoro Gohan

Dioscorea polystachya (nagaimo, yamaimo, Chinese yam, Japanese mountain yam, Korean yam; syn. D. batatas, D. oppositifolia; esperantigita jamaimo) estas tipo de ignamo el genro Dioscorea kiun oni povas manĝi sen kuiro.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

La legomo kreskas plejparte en Japanio, kaj de tie venas ĝia nomo yamaimo (kanĵioj: 山芋; hiragana: やまいも). Yamaimo estas dividata en variantoj nagaimo (kanji: 長芋; hiragana: ながいも), ichoimo (hiragana: いちょういも), kaj yamatoimo (kanji: 大和芋; hiragana: やまといも), depende de formo de la radiko. Ankaŭ estas varianto jinenjyo (kanji: 自然薯; hiragana: じねんじょ), kiu troveblas nur en kampoj kaj montaroj de Japanio.

En Ĉinio jamajmo estas konata kiel huái shān (), shān yào (), aŭ huái shān yào (). En Koreio ĝi nomiĝas ma (hangul: 마; hanja: ).

Uzado[redakti | redakti fonton]

Absolutan plimulton de ignamoj oni devas kuiri antaŭ manĝado por detrui danĝerajn substancojn, trovitaj en krudaj legomoj. Dioscorea opposita, tamen, estas ekskludo de tiu regulo. En japana kuirarto oni mangas ĝin kruda aŭ oni faras tipon de pureo el ĝi. Nura preparo necesa estas lavo de la tuberoj en mikso de akvo kaj vinagro por neŭtrigi malplezurajn kristalojn de oksalatoj, kiuj ofte formiĝas sur la haŭto. La legomo estas iom mukoza je teksturo kaj riĉa je amelo kaj mucilago. Oni manĝas ĝin sole, aŭ kiel garnaĵo, kaj ankaŭ ofte aldonas ĝin al nudeloj.

Pureo el jamaimo estas konata kiel tororo. Oni uzas ĝin por tororo udon kaj tororo soba, kie oni miksas ĝin kun daŝio, vasabio kaj cepaj verdaĵoj. Jinenjo (Dioscorea japonica, en Japanio konata kiel sovaĵa ignamo) estas simila specio de legomo. Ĝin oni ankaŭ uzas por sobao.

Nutra valoro[redakti | redakti fonton]

100 gramoj de Dioscorea opposita enhavas:

La glueca, mukoza komponento de jamaima tubero estas miksaĵo de solveblaj fibroj. Unu el ili estas mucino, kiu subtenas mukozajn membranojn kaj asistas metabolismon de proteinoj. Krome, ĝi helpas kontraŭ konstipo kaj reduktas nivelon de kolesterolo en sango. Alia komponento estas dioskorino, kiu malhelpas absorbon de glukozo en malgranda intesto kaj do estas utila por kontroli nivelon de glukozo en sango, aparte por diabetuloj.

Dioscorea opposita estas riĉa je amel-reduktantaj enzimoj amilazo kaj diastazo. Pro tio homoj manĝas krudan jamaimon por plibonigi sian metabolismon kaj sangan cirkuladon.

Nemanĝaj uzoj[redakti | redakti fonton]

La ĵeleo-simila substanco el jamaima pureo, nomata tororojiru (japane: とろろ汁), estas ofte aldonita en kuiraĵoj aŭ servata kiel garnaĵo. Tamen, en Edo-epoko oni uzis ĝin kiel lubrikaĵo por seksumaj aktivecoj, kaj pro tio oni vaste konsideris ĝin ne etiketa manĝaĵo por virinoj. Ankaŭ la sono, kiun oni produktas dum manĝado, estis konsiderata ege neina[1]. Nuntempe, tamen, plejparto de japanoj akceptis kiel normala, kiam virinoj manĝas tororojiru.

Medicinaj uzoj[redakti | redakti fonton]

Jamaimaj tuberoj estas uzataj en multaj receptoj de tradicia Ĉina medicino.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dunn, C. and B. Torigoe (1969). The Actors Analects. New York: Columbia University Press. p51.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]