Diskuto:Dua Mondmilito/Germanio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Hitler
Adolf Hitler

Germanio estis la plej signifa kaj la plej agresia eŭropa malkontentulo. Ties teritoriaj perdoj estis ampleksaj, Germanio estis parte diserigita kaj milionoj da germanoj troviĝis ekster en nove estiĝintaj "nenaturaj" kaj "malfortaj" ŝtatoj sub superregado de aliaj nacioj. Germanoj sentis tion kiel maljustaĵon precipe en konekso kun tio, ke oni entute ne batalis en ilia teritorio. Plimulto de ordinaraj soldatoj kaj malpli altaj oficiroj, samkiel ankaŭ loĝantoj, sentis sin trompita pro postmilita aranĝo, kiu estis por ili multe pli malbona, ol kiu en la tempo de kapitulacio promesis al ili prezidento Wilson, kaj propre ili eĉ ne komprenis, kial estis necese kapitulacii. Ili ne komprenis absolutan senesperecon de posteno de Centraj potencoj en la jaro 1918 kaj la rezulto de la milito estis por ili amara perfido, kiun inscenigis Interkonsento kaj la germana komandantaro. La grandega ekonomia krizo, kiu eksplodis en Germanio post la milito kaj gradiĝis dum ŝanĝo de la 20-aj kaj la 30-aj jaroj elportis al la potenco Adolfon Hitleron, karisman oratoron, kiu realiĝis per prirego de la ekonomia recesio kaj inflacio (eĉ kiam en multaj rilatoj sole per artefarita kaj dumtempa), tamen per agresiema programo en rilato al eksterlando, kiu estis redononta al Germanio ties grandecon.

Hitler vetis je nacionalismo kaj antisemitismo, kiuj en la postmilitaj kondiĉoj ekabundis en Germanio. Lia programo eliris el rifuzo de la versajla sistemo. Sub lia gvidado Germanio ĉesis pagi reparaciojn, ĝi denove rearmigis la armeon komencante disvastiĝi ĝin, ĝi ekokupis la demilitarigitan Rejnlandon, ĝi realigis al Germanio Sarlandon. Ĝi senvuale komencis paroli pri kuniĝo kun Aŭstrio (kion ĝi en la jaro 1938 duone perforte realigis) kaj ĝi komencis vidigi teritoriajn pretendojn kontraŭ Ĉeĥoslovakio kaj realiginte ilin ankaŭ kontraŭ Pollando. Kun ĉiu paŝo de tiu ĉi plano, kiu estis akompanata per cedo elflanke de Francio kaj Anglio, kiuj jam ne plu rememorigis memkonsciajn venkintojn, la populareco kaj subteno de Hitler kreskis inter la popolo. Li tre scie eluzis dum tio disputojn kaj dolorajn vundojn inter siaj malamikoj, kiel estis la disputo pri regiono Těšín inter Ĉeĥoslovakio kaj Pollando. La definitivan konfidon kaj absolutan potencon li akiris en la jaro 1939, kiam senbatale kaj dum preskaŭ ridindaj protestoj de Francio kaj Granda Britio li finis disbaton de Ĉeĥoslovakio (laŭ kelkaj historiistoj tiel okazis jam je duonjaro pli antaŭe pro subskribo de munkena interkonsento). Subtenata de Italio, Hungario kaj pluaj satelitoj la kuraĝo de Hitler ankoraŭ kreskis kaj kiam li sukcesis interkonsenti pri divido de sfero de influo kun Iosif Stalin (vidu pakto Molotov-Ribbentrop kaj kun ĝi koneksantaj kontraktoj kaj aldonoj) kaj akiri per tio gravan aliancanon, la milito estis por li (Hitler) malfermita. La unua viktimo, kiu defendis sin, estis Pollando.


reiru al la ĉefpaĝo