Diskuto:Reĝo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas tro konfuza la nomado de reĝoj en Vikipedio! La artikolo Vikipedio:Nomoj de titoloj diras: reĝoj kaj papoj: Papo Johano Paŭlo la 2-a, Reĝino Elizabeto la 2-a de Britio. Sed oni skribas X la n-a de Y kaj ankaŭ X la n-a (Y) aŭ eĉ simple X la n-a! Tio estas ĥaosa! Roberto 21:22, 26. Mar 2005 (UTC)

Ĉu troviĝas inseksaj reĝoj?[redakti fonton]

En pluraj lingvoj, oni parolas pri 'inaj reĝoj'. Ĉu oni povas diri tiel Esperante? T.e., ĉu la vorto 'reĝo' estas nepre virseksa, aŭ ĉu tiu estas nur emo lau la kutimoj de popoloj?

Ekz-e, WP-eo Hatŝepsut nomas ŝin "reĝino", sed en WP-en, ŝi estas "ina reĝo". En WP-fr, ŝi estas reine, sed tiu ankau diras, ke Hatchepsout devient roi. Kwamikagami (diskuto) 22:18, 1 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi iom klarigis kaj plibonigis en la teksto. Moldur (diskuto) 11:22, 6 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Elektebleco[redakti fonton]

"La diferenco inter elektita reĝo kaj tutviva prezidento estas fakte nula"

Nu, tio ne estas tre precize dirite, eble oni deziras diri ke reĝo reĝu kiel reĝo, ne gravas la cirkonstancoj de la altronigo, ĉar ambaŭ estas dumvivaj.

Sj1mor (diskuto) 04:43, 6 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi iom klarigis kaj plibonigis en la teksto. Moldur (diskuto) 11:22, 6 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Listo: "Aliaj reĝoj"[redakti fonton]

Mi daŭre tre dubas ĉu laŭ iu kriterio elektiĝis la nomoj en la listo "Aliaj reĝoj". Mi supozas ke la elekto estas plene arbitra kaj komprenis ke ĝi origine estis elekto de uzanto Roberto en marto 2005, kiu metis arbitre iujn ruĝajn ligilojn kaj kvazaŭ esprimis "pri tiuj nomoj mi ĝojus se dum la sekvaj jaroj iu alia faros artikolon". Tio parte hazarde funkciis, parte tute ne, kaj tia listo eble kompreneblis en 2005 kiam apenaŭ artikoloj jam estis faritaj, sed nun en 2024... Mi komprenas ke reĝo estas vira reganto kaj formetis unu monarĥinon Maria la 2-a (Portugalio), kiu bonas en la listo de monarĥinoj (="listo de regantaj reĝinoj"), sed ne en la paĝo pri "reĝo" (eĉ se oni malatentus la liston de monarĥinoj, kiu nur estas ekde marto 2008, do en 2005 ankoraŭ ne estis: Kial listigi la regantinon Maria la 2-a de Portugalio, sed ne la regantinojn Maria la 1-a de Portugalio kaj Maria la 1-a kaj 2-a de Anglio?? ... tute neglektante ĉiujn aliajn reĝinojn kiuj ne hazarde nomiĝis Maria). Kaj mi formetis iujn regantojn kiuj listiĝas en la supraj resumaj listoj "laŭ kronoj", ĉar la adjektivo "aliaj" en "aliaj reĝoj" signifas ke estu aliaj ekzemploj ol en la supraj listoj. Nun la listo tolereblas, sed ankoraŭ strangetas: Kial listigi unu anglosaksan reĝon kaj la aliajn ne? Kaj kial unu persan reĝon kaj ĉiujn aliajn ne? Eble en la resumaj listoj "laŭ kronoj" bonas ankoraŭ enmeti pliajn listojn el la kategorio Kategorio:Listoj de monarĥoj laŭ landoj, aŭ eĉ krei ankoraŭ pliajn listojn por pli bone kovri temojn. ThomasPusch (diskuto) 08:58, 8 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Kaj ideo pri ebla inteligenta "listo de ĉiuj nunaj reĝoj"[redakti fonton]

Kaj ideala revo kompreneble estus, kiel en aliaj vikipedioj, havi "liston de ĉiuj nunaj reĝoj" laŭ la aktuala stato. Teorie por tio eĉ eblus utiligi vikidatumojn - utiligon de vikidatumoj mi ne jam vidis en aliaj lingvoversioj, kiuj supozeble havas tiom da redaktantoj ke ankaŭ permane bone funkcias aktualigo, sed teknike helpa utiligo de vikidatumoj devus ebli. Ekzemple eblus indiki la nunan norvegian reĝon Haroldo la 5-a laŭ priskribo monarkio de Norvegio (Q1294765) kaj identigilo "postenulo" p1308. Koresponde ankaŭ Frederiko la 10-a povus priskribiĝi kiel monarĥo de Danio (Q18341329) kaj identigilo "postenulo" p1308, kaj ĉiuj aliaj same. Kvankam unuopa reĝo malpli ofte ŝanĝiĝas ol ekzemple ĉefministro de lando, tamen ankaŭ en "listo de ĉiuj nunaj reĝoj" estus bone havi iun aŭtomatismon, por ke oni ne subite malkovras ke ie vikipedia listo hazarde ankoraŭ estas senŝanĝa laŭ la stato de antaŭ 20 jaroj ...

@Moldur: kion vi pensus pri tia ideo? ThomasPusch (diskuto) 08:58, 8 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Tute baze, tio signifus tiel fari:

* {{Danio}}: {{#invoke:Wikidata|claim|P1308|id=Q18341329|parameter=link}}

do rezultos:

Mi ankoraŭ ne scias, kiel estos, se en vikidatumoj simple notiĝos "Frederiko la 1-a" kaj la paĝo plugvidas al listo "Frederiko (regantoj)", ĉar mia nuna envokiĝo kreas tutsimplan nomon kiun mi mem transformis al interna ligilo. Tutcerte simple eblas fari tiel ke ĉiam la interna ligilo gvidas al la ĝusta teksto pri la nuna reganto, sed mi tiom malmulte uzas novajn aplikojn de informoj el vikidatumoj, ke mi ne fakas pri tio.

Tamen miaj konoj ankoraŭ sufiĉas por plivastigi la informojn al

* {{Danio}}: {{#invoke:Wikidata|claim|P1308|id=Q18341329|parameter=link}} (ekde la {{#invoke:Wikidata|claim|P1308|id=Q18341329|qualifier=P580}})

do rezultos:

ktp ...

Fakte, dum la provado mi trovis, ke la vikidatumero pri la monarko de Svedio kaj de Nederlando malhavis kvalifikigon P580 "ekde", do mi devis tie mem aldonis la noton "15 sep. 1973" resp. "30 apr. 2013". Pri Danio kaj Norvegio la kvalifikigo P580 "ekde" estis. Sed pri Svedio kaj Nederlando ĝi ankaŭ devus esti, do estas tute bona plibonigo de vikidatumoj kompletigi la informon tie.

ThomasPusch (diskuto) 15:03, 8 apr. 2024 (UTC)[Respondi]


Gratulojn pro la inciato. Jes mi ŝatas aŭtomatismon, kaj efektive kiam temas pri aktualaĵoj (kiel ekzemple enpostenuloj kaj statistikoj) tiam oni vere bezonas tian mekanismon. Por politikaĵoj, kaj specife nuntempaj, la aktuala funkciulo gravas.
Notu ke oni forte sugestas NE fari "vi mem transformu al interna ligilo", sed aldonu "|parameter=link}}" kaj tiel ĝi aŭtomate fariĝus ligilo se haveblas artikolo kiu estas ligita en vikidatumoj! Sj1mor (diskuto) 15:18, 8 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Prave, Sj1mor, tiun parametron "|parameter=link" mi forgesis kaj serĉis. Mi jam iam konis kaj uzis ĝin, sed intertempe denove forgesis, kvankam ĝi estas tiom simplega ke kun iom da sprito eblas diveni ĝin. Jam instalita... ThomasPusch (diskuto) 15:29, 8 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Resume, mi dirus ke nenio teknike bremsas la novan liston. Oni povus ankoraŭ plidiversigi ĝin, ekzemple per aŭtomata enpreno de la familia "dinastio" el vikidatumoj, sed mi proponas lasi la liston laŭeble simpleca kaj ne tropezigi ĝin per informoj - ĉar fine la rezulto nur estos ruĝaj ligiloj, ne pri la dinastioj de Nordio kaj Eŭropo ĝenerale kie estas multaj esperantistoj kaj multaj artikoloj jam estas verkitaj, sed ekzemple videblos ke mankas esperantaj artikoloj pri la dinastio Norodom de Kamboĝo aŭ Tupou de Tongo. Tial estu sen dinastioj kaj sen pliaj detaloj - ja eblas kliki la nomon de la reganto kaj en la biografia paĝo trovi ĉiujn kromajn informojn, kiuj momente haveblas esperante. ThomasPusch (diskuto) 15:29, 8 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Pri dinastioj, ja indas havi. Se oni povas fari artikolon pri la estro oni ja povus fari pri la dinestio. Ni entuziasmuloj povus kompletigi tiujn ne-eŭropajn. Sj1mor (diskuto) 17:43, 8 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Kara ThomasPusch, tute bona ideo, kaj vi mem jam plene realigis solvon. Kaj mi ankaŭ plene konsentas ke oni lasu la liston simpla kaj ne tro ŝarĝu ĝin per amaso da aldonaĵoj. Mi ne havis iujn proponojn por plibonigoj. - Amike, Moldur (diskuto) 18:12, 8 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

germane Kompreneble ne estas malbone fari belajn esperantajn artikolojn pri la dinastioj, komencante per Norodom de Kamboĝo kaj Tupou de Tongo, ankaŭ se en tiu ĉi svelta listo ili ne aperas, sed ĉiukaze la reĝaj artikoloj nur distancas unu klikon, kaj se vere estas ĉiuj nunaj reĝaj dinastioj, mi pretas ankaŭ pripensi feste al la kompletigo tamen meti la dinastiojn en la liston - sed nur kiam vere ĉiuj estas. Vikdatumoj ĉiukaze provizas ĉiujn necesajn kodojn: parametro dinastio/ĉefa nobela familio estas "P53" kaj la unuopaj dinastioj ankaŭ havas kodojn, ekzemple la tonga estas [d:Q18481332]] - ĝi laŭ la nuna stato nur estas en la hispana kaj itala (la portugala estas nur trompilo), neniu angla, franca, germana, rusa aŭ alilingva teksto - do se Esperanta teksto estos, ĝi avangardos esti la entute tria lingvo. Sed eĉ se ne ĉiuj paĝoj kolektiĝos, havas sencon havi ĉiun unuopan artikolon pri la gvidaj familioj - ĉiukaze dekon da aliaj paĝoj, kiuj gvidos al tiuj iom listaj paĝoj facile troveblos, do neniu dinastia artikolo estos "orfa". Kaj ankaŭ en la eŭropaj paĝoj ankoraŭ atendas laboro. Ekzemple pri la norvega reĝo, kies 6-jara bildo tre simpatias al mi, estas ankoraŭ naŭ ruĝaj ligiloj pri proksimaj familianoj. Mi antaŭe neniam interesiĝis pri tiu aŭ aliaj regaj familioj kaj ankoraŭ neniam atentis tiujn ruĝajn ligilojn... ThomasPusch (diskuto) 19:46, 8 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi pensas ke jam eblas preni la liston el la "kovejo" kaj plu ampleksigi ĝin paŝon post paŝo en la paĝo mem. Mi lasas ĉi-tie la liston de nun 8 unuaj gereĝoj (fakte nun hazarde ĉiuj monarkiaj regantoj estas viroj, sed la lastaj regaj reĝinoj, de Britio kaj Danio, ja fordonis siajn postenojn antaŭ mallonge, kaj same povos reaperi baldaŭ reĝinoj), sed plu ampleksigos la liston en la paĝo. ThomasPusch (diskuto) 20:05, 8 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Nun la listo kompletas, kaj povos resti dum jardekoj, krom se pliaj monarkioj aperas. Nur povas esti ke se aperas nova reĝo oni komence forgesas meti la parametron P580 "ekde" en vikidatumoj - tio videblos precipe ĉi tie, kaj oni rapide povos kompletigi vikidatumojn. La listo estas tute inovativa - amuze ke ankoraŭ neniu alia lingvoversio elpensis ĝin... ThomasPusch (diskuto) 08:38, 9 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Gradulojn ankoraŭfoje pro la kompletigo. Ĉu ni ankaŭ havu listojn de Ŝtatestroj, Prezidentoj, ĉefministroj? Tiuj estas pli longaj sed bezonas aktualiĝon multe pli ofte! Sj1mor (diskuto) 12:29, 9 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Estas strangaĵo ĉe la jarindiko de la reĝo de Tongo. Tlustulimu (diskuto) 12:39, 9 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
korektita en vikidatuma artikolo Monarch of Tonga (Q42298576). Sj1mor (diskuto) 13:09, 9 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Pri la ekrego de la reĝo de Tongo - kompreneble, la jaro "1012" anstataŭ 2012 estis nur tajperaro en vikidatumoj. Do, vi jam bone orientiĝas en la sistemo, kaj la e-istoj povas iĝi ĉiam pli bonaj prizorgantoj de vikidatumoj. Pri la listoj de Ŝtatestroj, Prezidentoj, ĉefministroj ... kompreneble la ideo ĉarmas, sed tuj alfronti la adapton de 195 ŝtatestroj kaj ĉefministroj estas granda monto. Baze mi dirus, ke bonos apliki la uzon en la landaj informkestoj, kie - se ne estas aktualaj indikoj - staras embarasige malaktualaj. Se en la paĝoj pri ŝtatestroj/prezidentoj kaj ĉefministroj ne estas fuŝaj listoj de antaŭ pli ol 15 jaroj, kreoj de superrigardaj listoj iom malpli urĝas. Kvankam avantaĝo de tia listo estas, ke se ŝanĝiĝas homo kaj aperas fuŝa nomo (ĉar la e-lingva vikipedia priskribo fuŝiĝis) aŭ ne aperas parametro "ekde", aŭ oni vidas ke tre plimultiĝas nomoj sen bluaj literoj, ĉar ni ne atentis meti novajn nomojn, tiam en la plena listo oni tuj vidas problemon, do vere havas la superrigardon. Pri ĉefministroj, mi supozas, ni tute ne estas en pinta pozicio pri kreoj de artikoloj, sed se aplikiĝas la parametro "|parameter=link" en la aŭtomataj ligiloj, tiam la nomoj devus esti bluaj aŭ nigraj, kaj ne tiom frustrigas kiom ebla amaso da ruĝaj ligiloj. Ni povos en la diskutpaĝoj pri ŝtatestroj/prezidentoj kaj ĉefministroj kvazaŭ en kovejo komenci tian liston, kaj meti ĝin al la vera artikolo kiam estas jam almenaŭ triono de ĉiuj... ThomasPusch (diskuto) 10:34, 10 apr. 2024 (UTC)[Respondi]