Distrikto Esztergom

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Distrikto Esztergom [estergom] (hungare Esztergomi járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom. Ĝi situas sur ebenaĵo kaj sur montaro laŭ Danubo en la plej orienta parto de la departemento (en la norda parto de la lando). Tiu distrikto estas la plej granda en la departemento.

Distrikto Esztergom en Hungario

La distrikta ĉefurbo estas Esztergom, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ 4 aliaj urboj kaj grandvilaĝo, la ceteraj 18 komunumoj estas vilaĝoj.

La areo estas 537,26 km², kie loĝas 92 902 homoj. La loĝantoj okupiĝas pri industrioj, agrikulturoj kaj bestobredadoj. Iuj laboras en Budapeŝto.

Historio

Tiu distrikto funkciis jam pli frue, sed en 1950 oni kreis novan Distrikton Dorog. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.

Komunumoj

Fontoj

  • la datenoj venis el la Hungara Vikipedio