Distrikto Greiz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Turingio
administra sidejo: Greiz
areo: 834 km²
enloĝantoj: 114.384 (fine de 2006)
aŭtokodo: GRZ

La distrikto Greiz situas en la germana federacia lando Turingio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Greiz.

Najbaras la distrikto Burgenland kaj la eksterdistrikta urbo Gera norde, la distriktoj Zwickauer Land (Saksio) oriente, Vogtland (same Saksio) sude kaj Saale-Holzland okcidente.

Historie la distrikto estas parto de la regiono Vogtland, kies nomon ankoraŭ hodiaŭ portas la alia parto de la regiono, la najbara distrikto Vogtland en Saksio. 213 km² de la distrikto estas kovrataj per arbaroj, 13,3 km² estas akvaĵoj (riveroj, lagoj kaj akvobaraĵoj).

La distrikto en siaj hodiaŭaj limoj ekestis dum la jaroj 1994 per fuzio de la antaŭaj distriktoj Grea, Zeulenroda kaj Greiz.

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)