Djala

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Djala, serbe Ђала, slave Đala, hungare Gyála estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Banato, en municipo de Novi Kneĵevac.

Djala situas en la mapo en la verda municipo
Ortodoksa preĝejo de Djala

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Djala situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Tiso, laŭ la hungara limo kun trapasejo (kontraŭe estas Tiszasziget), laŭ traira flankovojo, ĉe (ne funkcianta) fervojo al Ĉoka. Novi Kneĵevac troviĝas 12 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao diversaj popoloj alvenis al la senhomaj lokoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Torontál, en distrikto de Törökkanizsa, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Djala 1004 da homoj, (serboj 804 (80 %), hungaroj 99 (10 %), ciganoj 58 (6 %) kaj aliaj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Gyála naskiĝis hungara aktoro Vidor Kassai.