Dmitrij Gluĥovskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dmitrij Gluĥovskij
Persona informo
Naskonomo Дмитрий Алексеевич Глуховский
Naskiĝo 12-an de junio 1979 (1979-06-12) (44-jaraĝa)
en Moskvo, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Lingvoj rusaanglafrancagermanahebreahispana
Ŝtataneco RusioIsraeloSovetunio
Alma mater Hebrea Universitato de Jerusalemo
Subskribo Dmitrij Gluĥovskij
Okupo
Okupo verkistoĵurnalisto • romanisto • sciencfikcia verkisto • scenaristo
Verkoj Metro 2033
Metro 2034
Metro 2035
TTT
Retejo http://www.glukhovsky.ru
vdr

Dmitrij Aleksejeviĉ Gluĥovskij (ruse Дмитрий Алексеевич Глуховский) naskiĝis la  12-an de junio 1979(nun 1979-06-12), estas rusa sciencfikcia aŭtoro famiĝinta pro sia romano Metroo 2033 (ruse Метро 2033).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gluĥovskij naskiĝis kaj trapasis sian infanaĝon en Moskvo. 17-jaraĝa, li foriris en Israelon por studi ĵurnalismon kaj internaciajn rilatojn dum 4 jaroj, lernante la hebrean. Li poste laboris por la televidkanaloj Russia Today, Euronews, Sky News kaj Deutsche Welle.

La rakonton de Metroo 2033 li ekimagis kiel novelon kiam 18-jaraĝa, kaj poste publikigis ĝin senpage ĉe sia retejo en 2002. Ĝi estas malutopio kies temo estas supervivado en la moskva metroo post monda nuklea milito. Printita libro eldoniĝis en 2005 kaj estis tutmonda komerca sukceso. La verko kaj ties sekvaĵoj, inkluzive de videoludoj, iĝis franĉizo.

En 2021, Gluĥovskij publike subtenis la arestitan rusan opozician aktivulon Aleksej Navalnij kaj postulis lian liberigon en reta video. En la komenco de la rusia invado de Ukrainio, Gluĥovskij montris subtenon al Ukrainio, inkluzive de publika deklaro elsendita ĉe Arte. La 7-an de junio 2022, li rivelis ke li estis envicigita en la rusian federacian arestendulan liston; li skribis sur sia Telegram-kanalo ke li estis akuzita je misfamigado de la Rusiaj Armitaj Fortoj kaj akuzo al Putin pri respondeco pri la milito, pro afiŝo kiun li faris ĉe Instagram. En oktobro, Gluĥovskij estis aldonita al la listo de eksterlandaj agentoj fare de la justicministerio. Post kiam Moskva distrikta tribunalo ordonis la areston de Gluĥovskij forestante, li alfrontis ĝis 10 aŭ 15 jarojn en malliberejo. La forestanteca aresto estis plenumita la 13-an de majo 2023. La 7-an de aŭgusto, Gluĥovskij estis kondamnata kontumace al 8-jara mallibereca puno.

Referencoj[redakti | redakti fonton]