Doktoro de la Eklezio
La romkatolika eklezio nomas iujn sanktulojn Doktoro de eklezio (latine Doctor Ecclesiae) por esprimi, ke la teologia verkaro de tiu sanktulo modele reprezentas la doktrinon de la eklezio. Ĝi do estas la plej alta titolo, per kiu oni distingas sanktan teologon.
Klarigoj
La okcidenta eklezio en la Mezepoko honoris kvar Sanktulojn kiel Doktorojn. Al ili ekde la 16-a jarcento aldoniĝis pliaj. Vidu la suban liston!
La orienta eklezio ne uzas la saman liston kiel la okcidenta eklezio; ilia egalvalora titolo estas teologo, kaj estas nur tri: Johano la Evangeliisto, Gregorio el Nacianco kaj Simeono la Novteologo.
Listo de la 33 Doktoroj de la Eklezio laŭ la romkatolika kalendaro:
La kvar fruaj latinaj Doktoroj
- Sankta Gregorio la 1-a, la Granda (540 – 604)
- Sankta Ambrozio (339 – 394)
- Sankta Aŭgusteno (354 – 430)
- Sankta Hieronimo (= Sankta Ĵeromo) (ĉ. 347 – 420)
La kvar fruaj grekaj Doktoroj
- Sankta Johano Krizostomo (345 – 407)
- Sankta Bazilio la Granda (330 – 379)
- Sankta Gregorio el Nacianco (329 – 390)
- Sankta Atanazio (ĉ. 296 – 373)
La pli postaj Doktoroj de eklezio
ordigitaj laŭ la jaro de ilia proklamo
- 1568 – Sankta Tomaso el Akvino (1125 – 1274)
- 1588 – Sankta Johano Bonaventura (1221 – 1274)
- 1720 – Sankta Anselmo el Canterbury (1033 – 1109)
- 1722 – Sankta Izidoro el Sevilo (ĉ. 560 – 636)
- 1729 – Sankta Petro Krizologo (ĉ. 380 – 450)
- 1754 – Sankta Leono la 1-a, la Granda (406 – 461)
- 1828 – Sankta Petro Damiani (ĉ. 1007 – 1072)
- 1830 – Sankta Bernardo el Clairvauxx (1090 – 1153)
- 1851 – Sankta Hilario el Poitiers (315 – 367)
- 1871 – Sankta Alfonso Maria de Liguori (1696 – 1787)
- 1877 – Sankta Francisko de Salezo (1567 – 1622)
- 1883 – Sankta Cirilo el Aleksandrio (ĉ. 380 – 444)
- 1883 – Sankta Cirilo el Jerusalemo (mortinta 387)
- 1883 – Sankta Johano el Damasko (ĉ. 675 – ĉ. 749)
- 1899 – Sankta Beda la Honorinda (672 aŭ 673 – 735)
- 1920 – Sankta Efraimo, la Siriano (306 – 373)
- 1925 – Sankta Petrus Canisius (1521 – 1597)
- 1926 – Sankta Johano de la Kruco (1542 – 1591)
- 1931 – Sankta Roberto Bellarmino (1542 – 1621)
- 1931 – Sankta Alberto la Granda (ĉ. 1193 – 1280)
- 1946 – Sankta Antonio el Padovo (ĉ. 1195 – 1231)
- 1959 – Sankta Laŭrenco de Brindisi (1559 – 1619)
- 1970 – Sankta Tereza el Avila, la Granda (1515 – 1582)
- 1970 – Sankta Katarina de Sieno (1347 – 1380)
- 1997 – Sankta Tereza el Lisieux (1873 – 1897)