Laŭrenco de Brindisi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Laurentius de Brindisi (aŭ iom pli esperantlingve Laŭrenco de Brindisi, naskiĝis la 22-an de julio 1559 en Brindisi, suda Italio; mortis la 22-an de julio 1619 en Lisbono; origina nomo Giulio Cesare Russo) estis itala teologo. En la katolika eklezio li adoriĝas kiel sanktulo kaj doktoro de eklezio.

Post la frua morto de siaj gepatroj Giulio Cesare komence membriĝis en franciskana monaĥejo, poste tamen sub la nomo Fra Lorenzo ("frato Laŭrenco") al la ordeno de kapucenoj en Verono. Ĝis la jaro 1583 li studis teologion kaj filozofion en la universitato de Padovo kaj poste plustudis en la "Studio Teologico Laurentianum" en Venecio. Li flue parolis ses lingvojn kaj laŭ propra aserto kapablis parkere skribe noti la tutan tekston de la biblio".

Dum 1583 li komencis labori kiel instruisto kaj predikisto en la venecia ordena provinco de la kapucenoj. Baldaŭ li havis altan reputacion kiel retorike impresa predikisto. Multaj el liaj predikoj konserviĝis en skriba formo, inter alie konata interpreto de la Genezo, la 1-a libro de Moseo.

Ekde la jaro 1590 li gvidis plurajn ordenajn provincojn, kaj dum 1599 la papo Klemento la 8-a taskigis lin kiel reprezentanto de la romie katolika eklezio kaj la Kontraŭreformacio prediki en la nordo de Germanio, kie amase disvastiĝis la luteranismo. La germana imperiestro Rudolfo la 2-a petis lin fondi monaĥejon en Prago. Tamen nek la unua nek pro pesta epidemio ĉirkaŭ Prago la dua plano realiĝis, kaj li anstataŭe alvenis en Vieno, kie li fondis monaĥejon kaj predike kuraĝigis la imperiestran armeon en sia batalo kontraŭ la atakanta armeo de la Otomana Imperio.

Post sia reveno al Italio Laŭrenco inter la jaroj 1602 ĝis 1605 estis ordena gvidanto de la kapucenoj. Poste kiel pripaca peristo survojis en suda kaj okcidenta Eŭropo, ekzemple dum 1616 kaj 1617 en la pacigo de antaŭa armea konflikto inter Hispanio kaj Savojo. Kadre de unu el tiuj vojaĝoj li dum la jaro 1619 mortis en Lisbono.

Dum la jaro 1881 la romie katolika eklezio deklaris lin sanktulo kaj la 19-an de marto 1959 donis al li la titolon "doktoro de eklezio". Laurentius de Brindisi adoriĝas kiel la patrono de la bibliotekistoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]