Dolovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dolovo, serbe Долово, germane Dolowa, rumane Doloave, hungare Dolova estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Banato, en municipo de Panĉevo.

Dolovo troviĝas en la verda municipo
Preĝejo de Dolovo

Bazaj informoj

Situo

Dolovo troviĝas laŭ maldekstra bordo de Danubo.

Historio

Dum regado de Osmana Imperio la loko ne estis loĝata. La unua mencio devenis el 1660 en formo "Dolovi". En 1768 serbaj limgardistoj alvenis, baldaŭe ankaŭ rumanoj. Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, poste al estonta Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Inter 1941-1944 la germana armeo okupis la vilaĝon. Post la 2-a mondmilito loĝantoj precipe el Bosnio alvenis. En 2002 loĝis en Dolovo 6 835 homoj (5346 serboj, 927 rumanoj, 83 ciganoj, 47 jugoslavianoj, 36 hungaroj kaj aliaj).

Vidindaĵoj

Vidu ankaŭ