Don Miguel Ruiz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Don Miguel Ruiz
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1952 (1952-08-27) (71-jaraĝa)
en Gvadalaharo
Lingvoj anglahispana vd
Ŝtataneco Meksiko vd
Familio
Infanoj Jose Luis Ruiz vd
Profesio
Alia nomo Dr Miguel Ruiz vd
Okupo motivational speaker • verkisto • spiritual leader vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miguel Ángel Ruiz Macías (naskita la 27an de aŭgusto, 1952), pli bone konata kiel Don Miguel Ruiz, estas meksika aŭtoro de toltekaj spiritismaj kaj novŝamanaj tekstoj.

Lia laboro estas plej multe bonvenigita inter membroj de la Nov-Pensada movado, kies fokuso estas sur antikvaj instruadoj kiel rimedoj por atingi spiritan kleriĝon. Ruiz estas enlistigita kiel unu el la Watkins 100 Plej Spirite Influaj Vivaj Homoj en 2018.[1] Kelkaj asociis la laboron de Ruiz kun tiu de Carlos Castaneda, aŭtoro de La Instruadoj de Don Juan.[2]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Don Miguel Ruiz naskiĝis en kampara Meksiko, kaj estis la plej juna el 13 infanoj. Li frekventis medicinan alt-lernejon kaj fariĝis kirurgo. Por pluraj jaroj li praktikadis medikamenton kun siaj fratoj. Proksim-al-mortiga aŭta akcidento ŝanĝis la direkton de lia vivo. Post la akcidento li tuj iris al sia patrino por akiri pli grandan moralan komprenon. Li tiam fariĝis trejnato ĉe ŝamano kaj poste migris al Usono.

Ĉar la Tolteka kulturo lasis ne skribajn registrojn, Ruiz utiligas la vorton Tolteka por signifi longan tradicion de indiĝenaj kredoj en Meksiko, kiel la ideo ke Nagual (ŝamano) gvidas individuon al ties persona libereco. Esplorante la homan menson de indiĝeno same kiel per sciencaj perspektivoj, Ruiz kombinas tradician saĝecon kun modernaj enrigardoj.

La Kvar Interkonsentoj, eldonita en 1997 estis laŭ The New York Times furorlibro por pli ol jardeko. Aliaj liaj libroj sekvis ĝin: La Mastrado de Amo, La Voĉo de Scio, La Cirklo de Fajro, Akompana Libro de La Kvar Interkonsentoj, kaj La Kvina Interkonsento, kiun li verkis kun sia filo Don José. Ĉiuj liaj libroj estas internaciaj furorlibroj.[3] Lia verko La Tolteka Arto de Vivo kaj Morto eldoniĝis en lasta parto de 2015.[4]

Flua en la hispana kaj la angla, li ofte lekcias kaj kondukas kuracadojn en Usono.[5] En februaro 2002, Ruiz suferis proksim-al-mortigan koratakon. La difekto fare de la koratako kaj posta komato lasis lin kun kora funkciado ĉe nura 16% el kapacito kaj en konstanta doloro.[6] Li asertas, ke li transdonis Aglo-Kavaliran gentaron[7] al sia filo Don José Ruiz. La 9an de oktobro, 2010, Ruiz travivis koran transplanton ĉe hospitalo en Los Anĝeleso. Li estis fakte por retiriĝo ĉe la Lotusa Ranĉo en Wimberley, Teksaso, kiam li estis sciigita, ke koro estis havebla, tial li luis aviadilon por reiri al Los Anĝeleso.

La Kvar Interkonsentoj[redakti | redakti fonton]

Lia plej fama libro, La Kvar Interkonsentoj, estis eldonita en 1997 kaj vendiĝis en ĉirkaŭ 8.2 milionoj da ekzempleroj en Usono kaj estis tradukita en 46 lingvojn. La libro rekomendas personan liberecon for de kredoj kaj interkonsentoj, kiujn oni faris kun si mem kaj aliaj, kiuj estas kreantaj limigojn kaj malfeliĉon en oniajn vivojn. Ĝi estis prezentita en la Oprah televida programo. La Kvar Interkonsentoj estas:

  1. Estu perfekta/nepeka kun propra parolo.
  2. Ne prenu ion ajn persone.
  3. Ne faru antaŭsupozojn.
  4. Ĉiam faru vian plej bonan klopodon.

La Usona Aera Forto kreis "defian moneron" gravurita kun La Kvar Interkonsentoj, kaj Ruiz estas referencita kiel "Nacia Heredaĵo de Meksiko". [Nefidinda fonto?][8]

Citaĵoj de La Kvar Interkonsentoj[redakti | redakti fonton]
  • Estu perfekta/nepeka kun via vorto. ”Parolu kun integreco. Diru nur tion, kion vi intencas. Evitu uzi la vortojn por paroli kontraŭ vi mem, aŭ klaĉi pri aliaj. Uzu la potencon de via vorto en la direkto de vero kaj amo."
  • Ne faru antaŭsupozojn. ”Trovu la kuraĝon demandi demandojn kaj esprimi kion vi vere deziras. Komuniku kun aliaj tiel klare, kiel vi povas por eviti miskomprenojn, malĝojon kaj dramon. Kun nur tiu ĉi unu interkonsento, vi povas tute transformi vian vivon."
  • Ne prenu ion ajn persone. ”Nenio de tio, kion aliaj faras, estas pro vi. Tio, kion aliaj diras kaj faras, estas projekcio de ilia propra realaĵo, ilia propra revo. Kiam vi estas imuna kontrau la opinioj kaj agoj de aliaj, vi ne estos la viktimo de senbezona sufero."
  • Ĉiam faru vian plej bonan klopodon. ”Via plej bona klopodo ŝanĝiĝas ĉiu-momente; ĝi estos malsama kiam vi estas sana relative al kiam vi malsanas. Sub ĉia ajn cirkonstanco, simple faru vian plej bonan klopodon kaj (rezulte) vi evitos sin-juĝon, sin-fitrakton kaj penton."[9]

En 2000, Don Miguel Ruiz eldonis Akompanan libron de La Kvar Interkonsentoj.

Lia filo, Don Jose Ruiz, poste eldonis sinsekvan daŭrigon de tio, kiun sia patro titolis La Kvina Interkonsento, kiu aldonis plian interkonsenton:[10]

  • Estu skeptika, sed lernu aŭskulti.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La Kvar Interkonsentoj: Praktika Gvidilo al Persona Libereco (Tolteka Saĝeca Libro), 1997, Amber-Allen Eldonejo,
  • La Mastrado de Amo: Praktika Gvidilo al la Arto de Interrilato (Tolteka Saĝeca Libro), 1999, Amber-Allen Eldonejo,
  • Akompana Libro de La Kvar Interkonsentoj: Uzado de La Kvar Interkonsentoj por Majstri la Revon de Via Vivo (Tolteka Saĝeca Libro)", 2000, Amber-Allen Eldonejo,
  • La Cirklo de Fajro (Tolteka Saĝeco), 2001, Amber-Allen Eldonejo,
  • Saĝeco de la Kvar Interkonsentoj (Ĉarmaj Etaĵoj), 2003, Peter Pauper Presaro,
  • Saĝeco de la Majstreco de Amo (Ĉarmaj Etaĵoj), 2003, Peter Pauper Gazetaro,
  • La Voĉo de Scio: Praktika Gvidilo Al Interna Paco, 2004, Amber-Allen Eldonejo,
  • La Kvina Interkonsento: Praktika Gvidilo al Mem-Mastrado, 2010, Amber-Allen Eldonejo,
  • La Tolteka Arto de Vivo kaj Morto: Rakonto de Eltrovo, 2015, HarperCollins,
  • La Tri Demandoj, 2018, HarperCollins,

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Watkins’ Spiritual 100 List for 2018
  2. [1]
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-06. Alirita 2020-07-01.
  4. [2]
  5. [3]
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-07-10. Alirita 2020-07-01.
  7. Don José Luis intervjuo fare de Julia Griffin. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2020-07-01.
  8. [4]
  9. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-09-22. Alirita 2021-08-11.
  10. [5]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]