Carlos Castañeda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Carlos Castañeda
Dato de naskiĝo 25-an de decembro 1925
Loko de naskiĝo Brazilo
Dato de morto 27-a de aprilo 1998
Loko de morto nekonata
Nacieco Peruano
Sukcesis kiel
  • antropologisto
  • verkisto
  • sorĉisto
Reprezentaj verkoj La instruoj de Don Juan: A Jaki konmaniero kaj Vojaĝo al Ixtlan
v  d  r
Information icon.svg

Carlos Aranha Castañeda [Karlos Aranja Kastanjeda] (naskiĝis en la 25-a de decembro 1925, kaj mortis en 27-a de aprilo 1998) estis verkisto kaj antropologisto graduita en la Universitato de Kalifornio (UCLA); fariĝis publika persono post publikigo, en 1968, de sia postgraduiĝa finlaboro nomita "The Teachings of Don Juan - a Yaqui way of knowledge" ("La instruoj de Don Juan - Jaki konmaniero", la libro estis tradukita al aliaj lingvoj kiel "La herbo de la Diablo". Aldone, Kastanjeda klopodis diskonigi la praktikajn konojn de meksikaj sorĉistoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la revuo Time, la enmigraj registroj de Castaneda en Usono registris ke li naskiĝis en Cajamarca, Peruo. Sed laŭ li mem rakontas en siaj verkoj: li naskiĝis en la interlando de la brazila ŝtato San-Paŭlo, kie li rakontas ke vivis parton de sia infana kaj juna aĝoj.

Kiam sia unua libro estis publikita, li tuj estis farita ia heroo de la hipia movado, kaj tiutempe, multaj universitatanoj ekuzis lian verkon kiel ekskuzo por drogiĝi laŭ teoria universitata kaj akademia permeso, kvankam li mem skribis ke sia celo ja ne estis popularigi la uzadon de halucinaj drogoj. Laŭ li, Don Juan uzis tiujn drogojn kiel iloj por rompi sian tro racian konscion tiaman.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Sia verkaro konsistiĝas en 11 libroj membiografaj kie li detale videbligas siajn spertojn kun sorĉisto nomita Don Juan, indiĝeno de la gento Jaki, el la meksika Sonora-dezerto. Kaj ankaŭ publikis, en 1998, Magical Passes (Magikaj paŝoj), kiu estas praktika instrulibro pri korpaj ekzercoj kiujn la malnovaj sorĉistoj (el regiono hodiaŭ nomita Meksiko) lernis dum ensonĝado. Tiuj ekzercoj havas disajn celojn, kiel revivigi la energion; transirigi la energion tra la korpon; ensonĝi kaj tiel plu.

En 1971, en Separate Reality: Further Conversations with Don Juan ("Aparta realeco: pluaj paroladoj kun Don Juan"), li montras pli praktikan kaj celplenan flankon de la instruoj de Don Juan Matus. Tiulibre, Don Juan pli detale ekprezentas al Castaneda la "vojo de la batalanto", kiu konsistiĝas en praktika filozofa vivmaniero, kies celo estas redoni al la lernanta sorĉisto energion necesan por "vidi" - ne laŭ ordinara vidmaniero - sed ja vidi la energion kiu fluas ĉie ajn kaj ĉe ĉiu ajn. Tiuj konceptoj kaj multaj aliaj (kiuj apenaŭ aperis en sia unua libro) daŭre estas menciitaj en siaj postaj libroj.

En 1973, li publikis Journey to Ixtlan - Lessons of Don Juan (Vojaĝo al Ikstlan - Lecionoj de Don Juan), kiu estis sia doktoriĝa esploro.

Libroj[redakti | redakti fonton]