Sonora-dezerto
La Sonora-dezerto estas montara-dezerta, seka areo en okcidenta parto de federacia ŝtato Arizono, sudorienta parto de Kalifornio, okcidenta parto de meksikaj federaciaj ŝtatoj Malsupra Kalifornio kaj Sonoro.
Al tiu varmega, seka areo apartenas ankaŭ la Kolorado- kaj Yuma-dezerto. Oni povis elformi kultiveblajn agrojn per akvumado, ekz en la valoj de Coachella kaj Imperial.
Dum la vintraj monatoj multaj turistoj vizitas la mildklimatajn ripozejojn de la Sonora-dezerto, inter ili Palm Springs en Kalifornio, same Tusono kaj Fenikso en Arizono.
En la dezerto troviĝas kelkaj indianaj rezervejoj (ekz. Papago, Pima)
[redakti] Biogeografio
Fitogeografie, Sonora-dezerto estas aparta flaŭra provinco el la Madrea Regiono de la Holarkta Regno ( vidu : Flaŭra regno ).
Biogeografie, Sonora-dezerto estas tersupraĵa ekoregiono el la Nord-meksika ekoprovinco de la Nearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Ĝi estas parto de la Tutmondaj 200-unuo Sonora kaj malsupra-kalifornia dezertoj. Biome la ekoregiono apartenas al Dezertoj kaj kserofitaroj.
[redakti] Eksteraj ligiloj
- angle Ekoregiono NA1310 : Sonora-dezerto ( WWF )
- angle Situo de la ekoregiono NA1310 : tajpu Sonoran desert
- angle Tutmondaj 200; numero 130 : Sonara kaj malsupra-kaliforniaj dezertoj ( WWF )
- angle Sonora-Dezerto ( bioimages )
- angle Ekoregionoj en Nordameriko ( bioimages )
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Nordameriko |