Dunaszekcső
Dunaszekcső (dunasekĉO) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Mohács.
Bazaj informoj
- Areo: 37 km²
- Alto super marnivelo: 90-158 m
- Loĝantaro: 2050
- Poŝtkodo: 7712
- Telefonprefikso: 69
Situo
La vilaĝo situas inter montetoj kaj dekstra bordo de Danubo (kontraŭe troviĝas Dunafalva, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Mohács. Pramo funkcias al Dunafalva. Pécs troviĝas proksimume 50 km-ojn for.
Historio
La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko, kuprepoko bronzepoko, poste keltoj kaj romianoj vivis tie. La lastaj havis tie urbon nomata Lugio, poste Florentia. La unua mencio devenis el 1150 en formo Secuseu. La turkoj okupis la fortikaĵon en 1529. Ŝajnas, la vilaĝo ne senhomiĝis, sed post la turkoj alvenis serboj kaj germanoj. En 1930 vivis en Dunaszekcső 4465 hungaroj, 1004 germanoj, 5 slovakoj, 8 kroatoj, 45 serboj. Post la 2-a mondmilito parto de germanoj estis deportitaj al Germanio.
Vidindaĵoj
- klasikisma katolika preĝejo
- iama preĝejo, nun grenejo
- ortodoksa preĝejo el la 18-a jarcento
- nobeldomo de Jankovich, nun lernejo
- tombeja klasikisma kapelo el la 19-a jarcento
- ruinoj de abatejo el la 15-a jarcento
- muzeo