Eça de Queirós

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eça de Queirós c. 1882.jpg

José Maria Eça de Queirós (25-a de novembro 184516-a de aŭgusto 1900) naskiĝis en Póvoa de Varzim, Portugalio kaj mortis en Parizo, Francio. Li studis juron ĉe la Universitato de Coimbra kaj amikiĝis kun Antero de Quental, inter aliaj. Li partoprenis en la "Diskutoj de Kazino" kaj estis verkisto kiu apartenis al la tiel nomita generacio de la 1870-aj jaroj. Li estis rajtigita kiel diplomato kaj estis en Egiptio, Kubo, Londono (Britio), Parizo ktp.

Elstaraj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Uma Campanha Alegre (Ĝoja Kampajno - 1871)
  • O Crime do Padre Amaro (La Krimo de la Pastro Amaro 1875-1876)
  • O Primo Basílio (La Kuzo Basilio -1878)
  • A Relíquia (La Reliko -1887)
  • Os Maias (La [Familio] Maia-oj -1888)
  • A Correspondência de Fradique Mendes (La Leteroj de Fradique Mendes -1900)
  • A Cidade e as Serras (La Urbo kaj la Montaroj - 1901), bazita sur rakonto Civilização, tradukita en Esperanton (Civilizacio)
  • Contos (Noveloj-1902)
  • Prosas Bárbaras (Barbaraj Prozoj-1903)

Li tradukis la romanon de Henry Rider Haggard, La Minoj de Reĝo Salomono. Li estas taksita kiel la plej grava portugala romanisto el ĉiam.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • En la muelejo. Trad. José Dias Pinto. São Paulo: Associação Paulista, 2013.
  • José Matias. Trad. José Dias Pinto. São Paulo: Associação Paulista, 2013.