Eŭropa Muzik-Centro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Muzik-Centro en Lusławice

Eŭropa Muzik-Centro de Krzysztof Penderecki (pole: Europejskie Centrum Muzyki Krzysztofa Pendereckiego) – nacia institucio de kulturo en Lusławice (distrikto Tarnów) en Malgrandpollanda Provinco, kies celo estas disvolvo de muzikaj talentoj ĉe la plej kapablaj junaj instrumentistoj, voĉistoj kaj dirigentoj el la tuta mondo pere de t.n. Majstraj Kursoj.

Estiĝo[redakti | redakti fonton]

Eŭropa Muzik-Centro estis fondita la 1-an de oktobro 2005 helpe de Ministerio pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo, Asocio Akademio je la Nomo al Krzysztof Penderecki kaj Internacia Centro de Muziko, Baleto kaj Sporto. La 31-an de aŭgusto 2009 oni interkonsentis pri kungvido kaj kunfinancado de ties konstruado fare de Ministerio pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo, la Asocio kaj Malgrandpollanda Provinco. La projekton kunfinancis Eŭropa Unio.

La centron konsistigas koncerta salono por 650 personoj, biblioteko, didaktikaj ĉambroj kiel ekzercejoj, instrumentaj laborejoj, ĉambra salono kaj konferencejo. La konstruadon realigis en la jaroj 2010–2012 konstruentreprenisto Skanska SA. Inaŭguro de la Eŭropa Muzik-Centro okazis la 21-an de majo 2013.

Ekzempligitaj formoj de la agado[redakti | redakti fonton]

Junie 2007 koncertos simfonia orkestro de Usono – Curtis Symphony Orchestra. En la programo verkoj de Maurice Ravel, Krzysztof Penderecki kaj Richard Strauss.

Julie 2017 komenciĝos la 4-a aranĝo, gvidata de muzikistoj de Berlina Filharmonio por lernantoj, studentoj kaj diplomitoj lime de la jaroj 18-28, specialiĝantaj pri violono, aldviolono, violonĉelo, kontrabaso.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Konstanta ekspozicio ampleksas i.a. 44 honorajn doktorecojn de la komponisto, kaj apuda arbovartejo enhavas pli ol 200 speciojn da arboj (ĉirkaŭ tiom, kiom kreskas en Eŭropo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Europejskie Centrum Muzyki Eŭropa Muzik-Centro