Edgar Allan Poe
Edgar Allan Poe | |
---|---|
Usona verkisto | |
Persona informo | |
Naskonomo | Edgar Allan Poe |
Aliaj nomoj | Edgar A. Perry |
Naskiĝo | 19-a de januaro 1809 en Bostono, Masaĉuseco, Usono |
Morto | 7-a de oktobro 1849 en Baltimore, Marilando, Usono |
Mortokialo | nekonata valoro |
Tombo | Westminster Hall and Burying Ground |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Virginio • West Point |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | David Poe, Jr. |
Patrino | Eliza Poe |
Frat(in)oj | William Henry Leonard Poe • Rosalie Mackenzie Poe |
Edz(in)o | Virginia Eliza Clemm |
Okupo | |
Okupo | poeto • verkisto • eseisto • literaturkritikisto • romanisto • dramaturgo • ĵurnalisto • sciencfikcia verkisto • verkisto de krimfikcio • aŭtoro • kantotekstisto • literaturteoriisto • redaktoro |
Verkoj | La Nigra Kato La Puto kaj la Pendolo La Murdoj de Kadavrejo-Strato La Ovala Portreto La Perfida Koro La Rakonto de Arturo Gordon Pym el Nantucket La Korvo La Ŝtelita Letero La Or-Cimo La Falo de Uŝero-Domo William Wilson |
Edgar Allan POE ([edgar alan pu]) estis aŭtoro de poeziaĵoj, romanoj kaj rakontoj. Siajn unuajn poemojn li verkis kiel soldato. Post fiaskoj en la Universitato de Virginio (ĉefe pro troa alkoholkonsumo) kaj en la Militakademio de West Point (pro sia ribelema karaktero) li fine decidis dediĉi sin plene al la verkado. Plej famaj ĝis nun estas liaj hororaj rakontoj kaj lia tiutempe tute nova formo de krimliteraturo, kiu poste influis i.a. la aŭtoron Arthur Conan Doyle.
Biografio
En 1835, en la aĝo de 36 jaroj, li edzinigis sian kuzinon Virginia Clemm, tiutempe 13-jara. La biografoj atentigas, ke tiu ĉi geedziĝo alportis al li ekvilibron kaj dank'al tio li povis sin dediĉi pli trankvile al verkado kaj atribuas tion al la konflikta karaktero de Poe, kiu estus serĉinta ĉe Virginia iun ankoraŭ ne tro edukita, kiu ne havus antaŭjuĝojn al li kaj admirus lin, kiel okazis kun la etulino.
Famaj verkoj
- Tamerlane and other poems (1827)
- Poems (1831)
- Politian (teatraĵo, 1835)
- The Narrative of Arthur Gordon Pym (1838)
- Ligeia (1838)
- The Fall of the House of Usher (1839)
- The Murders in the Rue Morgue (1841)
- The Gold Bug (1843)
- The Raven and Other Poems (1845)
La Mistera Poe-Tostulo
Ĉiujare, okazanta dum la datreveno de la nasko de Poe, mistera viro, konata kiel "Poe Tostulo," aperas ĉe la tombo de la aŭtoro, kaj postlasas 3 rozojn kaj duon-botelon de konjako.
Ekde 1949, mistera, nekonata, nigra-vestita viro ŝtele eniras tombejon kaj ofertas siajn donacojn al la fama aŭtoro.
Personoj kunvenas ĉe la apuda Poe Domo kaj Muzeo ("Poe House and Museum") kaj atendas la revenon, sed neniu scias, kiu estas la stranga vizitanto.
TTT-ejo: http://www.eapoe.org/balt/poegrave.htm
En Esperanto aperis
- La puto kaj la pendolo : rakonto el la Hispana Inkvizicio / Esperantigita de Alex. Pride. - Paris: Presa Esperantista Societo, 1907. -23 p.
- La falo de Uŝero-domo : novelo / Esperantigis Edwin Grobe. - Tempe, Ariz.: Arizona-Stelo-Eld., 2000. - 16 p. Originalo: The fall of the house of Usher
- Alia traduko, La falo de la domo Usher: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7087
- Ses noveloj el Rakontoj de mistero kaj imago / El la angla originalo trad. A. Frank Milward. - Leipzig: Hirt, 1924. - 80 p. - (Internacia ondliteraturo ; 13)
- Hop-Rano (Esperanto, 1927, n-ro 10, p. 183-185, tradukinto ne indikita)
- La sonoriloj ; La korvo ; Annabel Lee En: Tutmonda sonoro / eldonita de: Kalocsay Kálmán. - Budapest: Hungara Esperanto-Asocio. - (Serio Oriento - Okcidento ; 17) Vol. 2. p.442 - 449 ISBN 963-571-077-1
- Poemo "La Korvo" http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/Korvo.html
- La elbabila koro (tr. John Francis, Heroldo de Esperanto, 1 marto 1962)
- Poemo La Korvo (tr. Jon Willarson), dulingva (angla kaj Esperanta), Lucko, eldonejo "Volynjanyn", 2009, kompilis kaj verkis antaŭparolon - Viktor Pajuk, ilustris - Niko Voloŝin. ISBN 978-966-15-9909-2
- Rakonto La Ovala Portreto tradukita de sia preskaŭsamnomano Edgard Verheyden.[1]
Notoj
- ↑ Aperis en Flandra Esperantisto, majo 1930, p. 163-165.