Eduard Lucas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eduard Lucas
Persona informo
Naskiĝo 19-an de julio 1816 (1816-07-19)
en Erfurto
Morto 23-an de junio 1882 (1882-06-23) (65-jaraĝa)
en Reutlingen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Okupo
Okupo ĝardenisto • pomologist
vdr
Pirospecoj priskribitaj laŭ la pomologia sistemo de Lucas
Pomologisches Institut Reutlingen, ĉ. 1885

Eduard LUCAS (naskiĝinta en la 19-a de julio 1816 en Erfurto, mortinta en la 24-a de junio 1882 en Reutlingen) estis germana plantokultivisto kaj pomologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝato de difino de kreskaĵoj ĉe Lucas jam kiel infano naskiĝis danke al la botanike interesita patro (laŭprofesie: kuracisto). Li frekventis la Konsilantargimnazion erfurtan dum kelkaj jaroj kaj iris poste al Dessau por komenci tri jarojn daŭrontan trejnadon ĝardenistan. Post ties finon Lucas laboris kiel hortikulturasistanto en Frankfurt an der Oder, Greifswald kaj Erfurto.

Dum botanika studvojaĝo en la Alpojn de Salcburgio Lucas konatiĝis en Munkeno kun Carl Friedrich Philipp von Martius kaj transprenis en 1838 postenon en la bavara ĉefurbo, en la Munkena Botanika Ĝardeno. Tie Lucas havis konsiderindajn sukcesojn en la kultivado de ekzotikaj kreskaĵoj. De li kreita metodo kultivi plantidojn en lignokarbaj bedoj priskribitis fare de Justus von Liebig en la verko Agrikulturchemie. Munkene Lucas ankaŭ frekventis natursciencajn prelegojn kaj akompanis la fakulojn Joseph Gerhard Zuccarini kaj Martius ĉe botanikaj ekskursoj.

En 1841 Lucas iĝis pere de Martius estro de la tre kadukiĝinta Botanika Ĝardeno en Regensburg. Kvankam Lucas eksentis plezuron ĉe la nova posteno kaj havis ankaŭ sukcesojn ĉe la rekultivado de la ĝardeno, li forlasis la urbon en 1843 kaj transprenis la pozicion de Instituta hortikulturisto kaj estro de ankoraŭ fondenda Hortikultura faklernejo en Stuttgart-Hohenheim (la posta Agrikultura altlernejo). Tie li restis ĝis la jaro 1860-a.

Nur tie li komencis okupiĝi pli detale pri demandoj de legom- kaj fruktokultivado. La granda sed tute malzorgita fruktoĝardeno unue tre malpligrandigitis, due almenaŭ parte nove plantitis kaj ĝisfunde reorganizitis. Krom intensaj aŭtodidaktikaj klopodoj helpis la baldaŭan ekfloron de la fruktoplantejoj ankaŭ la ĝenerala preteco de Lucas je eksperimentado. La antaŭe deficita entrepreno finfine iĝis ege lukra kaj multenspeziga.

Lucas kiel docento kaj lernejfondanto[redakti | redakti fonton]

Lia docentado ankaŭ estis profunda. El la prepariĝo al la instruado estiĝis la unuaj longaj skribaĵoj, kiel Lehre von der Obstbaumzucht (1844), Der Obstbau auf dem Lande (1848) kaj Der Gemüseanbau (1846). La okupiĝo pri fruktoscienco (pomologio) kondukis al ampleksaj monografioj, ekz. Die Kernobstsorten Württembergs (1853). Lia deĵoro en Hohenheim honorits en 1853 kaj 1858 kiam Lucas nomumitis Reĝa ĝardeninspektoro respektive ricevis la Oran medalon por porcivitanaj meritoj.

En 1860 Lucas forlasis Hohenheim por fondi en Reutlingen propran fruktosciencan instituton kun faklernejo aneksita. La instituto baldaŭ ekfamiĝis kaj pro la bredo-/kultivadofuroroj kaj pro la kvalito de la ĝardenista trejnado. Post la morto de Lucas estris ĝin lia filo. Tamen la seminario ne mallonge poste perdis la bonan renomon kaj fermitis.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Lucas kandidatis en 1866 ĉe la Universitato de Tübingen je doktoriĝo: tia deziro aprobitis sen komplikaj procedoj pro liaj fundamentaj kontribuoj sciencaj.

Lucas estis fondomembro kaj afergvidanto de la en 1860 estiĝinta Germana Pomologia Societo. Krome li estis (honora) membro de diversaj germanaj kaj eksterlandaj hortikulturaj kluboj.

Aliaj verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Die Obstbenutzung, 1856
  • Illustriertes Handbuch der Obstkunde, 8 vol., 1859-75 (kun Jahn kaj Oberdieck)
  • Einleitung in das Studium der Pomologie, 1877
  • Aus meinem Leben, Autobiographie, 1882

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]