El la nova ĝardeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El la nova ĝardeno
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

El la nova ĝardeno/Dal Nuovo Giardino. Locarno. 1979. 103 paĝoj. Dulingva Esperanto-itala antologio de originala Esperanta poezio. Redaktis kaj tradukis el Esperanto en Italan Dante Bertolini. Antaŭparolo de Tazio Carlevaro. La antologio enhavas 26 poemojn en paralelaj Esperanta kaj itala tekstoj de poetoj: William Auld, J. Baghy, R. Frenkel, M. Boulton, Kálmán Kalocsay, Edmond Privat, B. Ragnarsson, R. Rossetti, R. Schwartz, L. L. Zamenhof. La poemojn kaj poetojn la tradukanto elektis vere hazarde, do temas pri nenia klasifikado. La libron kompletigas biografio kaj komento pri la poemoj de T. Carlevaro.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]