Elektra aŭtomobilo
Elektra aŭtomobilo (aŭ simple elektroaŭto) estas elektra veturilo, tio estas, ĝi uzas elektromotoron kiel movilon. Ĝi kunportas la energion plej ofte en formo de akumulatoro.
Ili ne ellasas vostogasojn, tiel ili estas uzeblaj en konstruaĵoj. Ili estas nun ne konkurkapablaj kun la eksplodmotoraj aŭtomobiloj, ĉar ili estas malfacile ŝargeblaj kaj havas la movdistancon de ĉ. 200 km kun unu ŝargo. Spite al la malfacila uzebleco, la lokaj registaroj apogas la uzon de elektraj aŭtomobiloj per favoraj impostoj, ĉar la koncepto ŝajnas medioprotekta. La fakto estas, ke la kurento (kiel pelaĵo) estas produktita aliloke kaj la mediopoluado okazas aliloke kaj la urba aero restas pli pura.
Historio
En la praepoko de la aŭtomobiloj, la elektroaŭtoj estis pli avantaĝaj ol la eksplodmotoraj aŭtoj. Nur post 1900 iĝis la eksplodmotoro pli efika ol la elektromotoro.
Laŭ diversaj fontoj, la unua elektra veturilo estis konstruita en 1839 fare de Robert Anderson en Aberdeen, Skotlando.
La 29-an de aprilo de 1882 stiris Werner von Siemens en Halensee ĉe Berlino, kaleŝon ekipitan elektre sur vojeto de 540 metroj. Ĝi estis la unua trolebuso de la mondo.
Post la naftokrizo de 1973-74, oni denove pripensis la uzon de la elektroaŭtoj, sed la akumulatoro estas ankoraŭ hodiaŭ multekosta kaj ne sufiĉas por pli da vojo ol 100-200 kilometroj.
1990-aj jaroj: EV1 de General Motors
vidua ankaŭ Camille Jenatzy
konceptoj
Ekzistas diversaj direktoj por evoluigo de elektraj aŭtomobiloj.
- pli malpezaj aŭtomobiloj: ekz. SAM, Twike, CityEL. Tiuj aŭtoj bezonas ĉ. 8-10 kWh (egalas al 0,8-1l da benzino) da elektra energio por 100 km.
- trakonstruo de ekzistantaj aŭtoj: (ekz.Renault, PSA(Citroën, Peugeot)). Tiuj aŭtomobiloj bezonas ĉ. 12-20 kWh (egalas al 1,2-2l da benzino) da elektra energio por 100 km.
- sunĉelaj aŭtomobiloj: ili ne havas veran signifon (Okazas en ĉiu tria jaro konkuro inter la sunĉelaj veturiloj en Aŭstralio)
- miksa movilo (hibridveturilo) por pli granda merkata proporcio. (En urbo, ĉe malalta rapido uzatas la elektromotoro, post ia rapido ekas la eksplodmotoro. Ĉe bremsado, la sistemo ŝarĝas la akumulatorojn.)
- Fakte oni povas paroli pri elektra aŭtomobilo ĉe hidrogenĉelaj aŭtomobiloj,
Avantaĝoj
- la poluaj gasoj estiĝas aliloke (karbonaj, naftaj energiocentraloj) aŭ tute ne estiĝas ( se la elektro estas produktita el akva, nuklea, suna energio).
- senbrua funkcio
- pli bona efiko de la energio-foruzo
- ebleco reakiri energion ĉe bremsado
- relative malaltaj riparkostoj
Malavantaĝoj
- alta prezo kaj mallonga vivo de la akumulatoroj
- temperatura dependeco de la akumulatora (bon)funkciado
- alta prezo de la etseriaj aŭtoj
- malalta pintorapido, kio taŭgas do por la urba trafiko.
- longtempa ŝargo de la akumulatoroj
Produktoj
- AC Propulsion TZero
- Arton Birdie
- Bertone Blitz
- Citroën Berlingo Electrique
- Chevrolet S10 EV
- Chrysler Epic
- Commuter Cars Tango
- Corbin Sparrow
- Elcat
- Ford Ranger EV
- General Motors EV1
- Honda EV Plus
- Hyundai SantaFe EV
- Kewet
- Nissan Altra
- Porsche 550 Spyder replica electric conversion
- Peugeot 106 EV
- Pivco City Bee
- Renault EV
- REVA
- Sinclair C5
- Solectria Force
- Think City
- Toyota RAV4 EV
- Twike
- Universal Electric Vehicle Corporation Electrum series Spyder, Com V-3
- Zebra Model Z roadster (Formerly Renaissance Tropica)
- Zytec Lotus Elise
Prototipoj
- Ford E-Ka
- Lexus EV (Featured in the film Minority Report)
- Pinanfarina Ethos II
- Renault EV Racer
- Solectria Sunrise
- Subaru Zero EV
- Suzuki EV Sport
- Tesla Roadster
- Tesla Model S
- Loremo
- Nissan Leaf
Vidu ankaŭ
- Eliica
- Solaraŭtomobilo
- EV1
- Toyota Prius
- Elektroskotero
- Konektebla hibrida elektra veturilo
- Hibrida elektra veturilo
- Renoviĝanta energio