Werner von Siemens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri inventisto kaj industriulo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Siemens.
Werner von Siemens
Persona informo
Naskiĝo 13-a de decembro, 1816
en Lenthe, Germanio
Morto 6-a de decembro, 1892
en Berlino, Germanio
Mortokialo pneŭmonito
Tombo Südwestkirchhof Stahnsdorf
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Regno
Alma mater Katharineum
Subskribo Werner von Siemens
Familio
Patro Christian Ferdinand Siemens
Frat(in)oj Hans Siemens • Ferdinand Siemens • Friedrich Siemens • Carl Wilhelm Siemens • Carl Heinrich von Siemens • Walter Siemens • Otto Siemens • Georg Wilhelm von Siemens
Edz(in)o Mathilde Siemens
Infanoj Arnold von Siemens • Georg Wilhelm von Siemens • Anna Zanders • Carl Friedrich von Siemens • Käthe Pietschker
Okupo
Okupo Inventisto kaj industriulo
vdr

Ernst Werner von Siemens (konata sub la nomo Werner von Siemens) (13-an de decembro 1816 - 6-an de decembro 1892) estis inventisto kaj industriulo. La nomo de Siemens estis adoptita kiel la SI-unuo de elektra konduktanco, la simenso (simbolo S ). Li ankaŭ estis la fondinto de la elektra kaj telekomunikada firmao Siemens AG.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Liaj unuaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Kiam Werner Siemens naskiĝis en Lenthe, hodiaŭ parto de Gehrden, proksime de Hanovro (Germanio), li estis la kvara infano (el dek kvar) de farmisto. Ĉi tiu, Christian Ferdinand Siemens (la 31-a de julio 1787 - la 16-a de januaro 1840), geedziĝis en 1812 kun Eleonore Deichmann (1792-1839). Ili havis 5 filojn: Werner Siemens, la unueanaskita filo, Hans Siemens (1818-1867), Carl Wilhelm Siemens (1823-1883), Friedrich August Siemens (1826-1904), Carl Heinrich Siemens (1829-1906); ĉiuj el ili iĝis inĝenieroj kaj industriistoj.

Liaj postaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Werner Siemens forlasis lernejon sen fini sian instruiĝon, sed aliĝis, en 1835, al la armeo (Akademio de artilerio) por entrepreni trejni pri inĝenieristiko. Li estis opiniita bona militisto, kiam li ricevis diversajn medalojn fare de siaj servoj. Resendita hejmen post milito, li metis sian menson al alia uzo. Li estas konata tutmonde por siaj progresoj en diversaj teknologioj, kaj elektis labori pri perfektado de teknologioj, kiuj jam estis spertitaj. En 1841, li disvolvis procezon de galvanizado. Li kreis sistemon de izolado de elektraj kabloj per gutaperko, kiu eĉ permesis la konstruon de submaraj kabloj. Siemens inventis elektran telegrafon, kiu uzis pinglon por montri rekte la taŭgan literon, anstataŭ utiligi morson. Surbaze de tiu invento, li fondis la firmaon Telegraphen-Bauenstalt von Siemens & Halske la 1-an de oktobro 1847, kaj la firmao okupis sian metiejon la 12-an de oktobro.

Krom la montrilo-telegrafo, Siemens produktis plurajn kontribuojn por la evoluo de elektroteĥniko kaj estas tial sciata kiel fondinta patro de tia fako en Germanio. Li enkonstruis la unuan elektran lifton en 1880 [1]. Lia firmao produktis la tubojn, kun kiuj Wilhelm Conrad Röntgen esploris iksoradiojn. Li postulis inventon de la dinamo, kvankam aliaj inventis ĝin pli frue. La 14-an de decembro 1877, li ricevis germanan patenton n-ro 2355 por elektromeĥanika "dinamikaĵo" aŭ mova-volvaĵo-transduktilo, kiu estis aranĝita fare de A.L. Thuras kaj E.C. Wente por la telefonsistemo dum la malfruaj 1920-aj jaroj por uzo kiel laŭtparolilo[2]. La adaptiĝo de Wente estis emisiita laŭ usona patento n-ro 1 707 545 en 1929. Siemens ankaŭ estas la patro de la trolebuso, kiun li ekprovis kaj testis kun sia "Elektromote" la 29-an de aprilo 1882. En 1887, li partoprenis al la fondo de la Instituto Imperia pri Fiziko kaj Tekniko (Physikalisch-Technische Reichanstalt), nuntempe Physikalisch-Technische de Bundesanstalt en Berlino-Charlottenburg.

Lia persona vivo[redakti | redakti fonton]

Li edziĝis dufoje, unue en 1852 al Mathilde Duman (kiu mortis la 1-an de julio 1867), kaj poste en 1869 al sia parenco Antonie Siemens (1840-1900). Filoj de la unua geedziĝo estis Arnold von Siemens (1853-1916) kaj Georg Wilhelm von Siemens (1855-1919). Gefiloj de la dua geedziĝo estis Hertha von Siemens (1870-1939), edziniĝinta en 1899 kun Carl Dietrich Harries, kaj Carl Friedrich von Siemens (1872-1941).

Lia firmao[redakti | redakti fonton]

Post sia fondo, la firmao baldaŭ estis internaciigita. Unu frato de Werner reprezentis lin en Anglio, Carl Wilhelm Siemens (iĝis Siro William Siemens), kaj alia en Sankt-Peterburgo, Carl Heinrich Siemens (iĝis Carl von Siemens), ambaŭ gajnante apartan rekonon en sia propra rajto. Dank'al sia industria kariero, li mem estis nobeligita en 1888, flatita per nomo de Werner von Siemens. Li emeritiĝis de sia firmao en 1890, kaj mortis en 1892 en Berlino.

La firmao estis poste gvidita de liaj fratoj, de liaj tri filoj Arnold, Georg Wilhelm kaj Carl Friedrich, kaj de liaj nevoj Hermann, Ernst kaj Peter von Siemens, reorganizita laŭvice Siemens & Halske AG, Siemens-Schuckertwerke kaj - ekde 1966 - Siemens AG. Siemens AG daŭre estas unu el la pej grandaj elektroteĥnologiaj firmaoj en la mondo.

Patentoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Historio de la Lifto - Elisha Otis (angle). Arkivita el la originalo je 2021-10-01. Alirita 2011-09-12.
  2. Eld. M. D. Fagen, "Historio de Inĝenierarto kaj Scienco en la Bell-sistemo: La Fruaj Jaroj", Bell Laboratorioj, 1975, P. 183 (angle)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]