Elizabeth Stirling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elizabeth Stirling
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1819 (1819-02-26)
en Greenwich
Morto 25-an de marto 1895 (1895-03-25) (76-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Reĝa Akademio de Muziko
Familio
Edz(in)o Frederick Albert Bridge
Okupo
Okupo komponistoorgenisto
vdr

Elizabeth STIRLING, ankaŭ konata Elizabeth BRIDGE (la 26-an de februaro 1819 en Londono – la 25-an de marto 1895) estis angla orgenisto kaj komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi studis orgenon, pianon kaj harmonion ĉe la Reĝa Akademio de Muziko en Londono ĉe Edward Holmes kaj W.B. Wilson, kaj harmonion ĉe James Alexander Hamilton kaj Sir George Macfarren. En 1837 ŝi donis recitalon en la preĝejo de St. Katherine, Regent's Park, recitalo kiu estis recenzita en la revuo Muzika Mondo.

Elizabeth Stirling ludis en multaj orgenaj recitaloj dum sia vivo. Ŝi estis vaste konata pro sia escepta pedal-luda tekniko, kaj estis la unua persono konata kiu publike prezentis la muzikon de Bach por orgeno en Anglio.

En 1839 ŝi alprenis la postenon de orgenisto ĉe All Saints' Church, kie ŝi restis ĝis 1858. En tiu ĉi jaro, ŝi konkursis por la posteno de orgenisto ĉe St Andrew Undershaft.

En la tiutempa angla gazetaro iris polemiko pri “virinoj orgenistoj” rilate al prudenta rolo de virinoj en la socio kaj al la muziko en la vivo de virinoj.

Judith Barger esploras la tri rolojn komunajn al virinaj orgenistoj en la 19-jarcenta Anglio: kiel soliston, eklezian muzikiston kaj komponiston. Virinoj serĉante laboron kiel ekleziaj muzikistoj renkontis preĝejojn kiuj rifuzis konsideri ilin por dungado, deklarante ke "sinjorinoj ne estas elekteblaj" por vakaj orgenistaj postenoj.

Eĉ la gazeto Musical Standard publikigis anoncon por St John's Vestry, Southwark, invitante “al sinjoroj kiuj deziras iĝi kandidatoj por la posteno de orgenisto”; la anonco aldonis: “Sinjorinoj kaj personoj suferantaj de blindeco ne estos elekteblaj”. Klarigante, ĵurnalisto deklaris: “La orgeno tute ne estas sinjorina instrumento, ilia vesto mem estas kontraŭ ili, ĉar ĝi malhelpas ilin pedali.” “La pozicioj postulataj por ludi la pedalojn estis ekstreme maldelikataj, se ne maldecaj.” "Neniu virino devus esti orgenisto."

Alia ĵurnalisto kontraŭis: Multaj viroj devis vidi la pedalojn antaŭ ol ili povis tuŝi ilin, sed virinoj, kies krinolinoj ondigis siajn jupojn kaj kaŝis la pedalojn, ludis ilin ĝuste.

Ironie, alia demandis “ĉu Sankta Cecilia, la patronsanktulo de orgenistoj, estus elektebla por vaka orgenista posteno?"

Klerikulo skribanta en Musical World citis plurajn tre talentajn orgenistinojn, inkluzive de Ann Mounsey Bartholomew, Elizabeth Mounsey, Elizabeth Stirling, kaj Miss Cooper, kiel indicon ke virinoj ankaŭ povis ludi orgenon kaj gvidi korusojn, kiel siaj viraj kolegoj.

Se por ni tiu ĉi diskuto povus ŝajni kurioza kaj ridinda, tia diskriminacio baris la vivon de multaj virinoj, el kiuj kelkaj serĉus ne nur muzikan ĝuon, sed eble la vivtenon de siaj familioj.

Malgraŭ la polemiko, Elizabeth Stirling estis sukcesa en la konkurso por la posteno de orgenisto ĉe St Andrew Undershaft, pozicio kiun ŝi tenis ĝis 1880.

Ŝi publikigis du grandajn “voluntary”, muzikpeco por orgeno ludita kiel parto de religia servo; ses “Fugojn por Orgeno” pri anglaj psalmmelodioj; ok "Romantikajn Pecojn” por orgeno kaj aliajn orgenpecojn; pli ol kvindek kantojn kaj duetojn; kaj aranĝojn de verkoj de Bach, Mozart kaj Händel. Ŝia plej populara kanto estis ‘Ĉiuj inter la hordeo’ (All Among the Barley). Ankaŭ ŝi aranĝis voĉajn kaj orkestrajn verkojn por orgeno; tio estis kaj laŭdita kaj kritikita en la muzika gazetaro.

Elizabeth Stirling kaj ŝiaj deknaŭa-jarcentaj kolegoj sekurigis lokon ĉe la orgeno, kaj enkondukis tagon kiam tiuj talentaj individuoj estus rekonitaj ne kiel "sinjorinoj orgenistoj", sed kiel orgenistoj kiuj hazarde estis virinoj.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 152 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro[redakti | redakti fonton]

All Among the Barley


Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Elektitaj verkaĵoj inkluzivas

  • Romantic Pieces for Organ
  • Moderato and Maestoso, organo
  • The Dream, SSTB, piano
  • All Among The Barley, SATB
  • The Forester, SATB, piano
  • Back From the Brink, SATB, piano
  • Six Fugues for Organ On English Psalm Tunes, Aranĝita fare de Barbara Harbach

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]