Emile Malanda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fotis Mireille Grosjean dum la Kvina Afrika Kongreso de Esperanto (AKE)


Emile MALANDA NIANGA naskiĝis la 20an de decembro 1967 en Kwilu-Ngongo, Demokrata Respubliko Kongo. Li estas kongolanda esperantisto. Ekde 2009 li loĝas en Sud-Afriko.

Li instruis Esperanton ekde la jaro 1993 en la universitato de Kinŝaso kaj kreis E-klubon "Esperanta Kultura Movado" (EKM). Li verkis la lernolibron pri Esperanto en lingvo lingala (aperonta). En 1995 li fariĝis membro de la junulara sekcio de DR Kongo. Li prezidis la landan asocion de DR Kongo inter 2003 kaj 2006.

Li estas individua membro de UEA ekde 1997. Li fariĝis membro de IKEF en 2000. Ekde 2001 li estas membro de Afrika Komisiono de UEA. Li kunlaboris al starigo de ILEI-sekcio en Sud-Afriko, tiu sekcio estis oficiale registrita dum la 46a ILEI-Konferenco en Herzberg, Germanio en la jaro 2013.

La 31-an de julio 2014, kadre de la 99-a Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero (Argentino), li partoprenis la unuan matĉon oficialan de la futbalteamo Esperantujo.