Emocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Emocio (de la latina: motio, ago de movi, moviĝo) estas psika, subjektiva kaj interna travivado, de unuopulo aŭ grupo, de biologiaj reagoj (adrenalino), kiu alvenas responde al iuj situacioj (male al emocio konscie dezirata). Tiu respondo povas esti afektiva (tristeco, kolero, ĝojo), psika (ŝanĝo en la interna korpa funkciado), scikapableca (interpretado de la situacio) aŭ agmaniera.

Vastaj retoj de cerbaj strukturoj implikiĝas en la percepto, la traktado kaj la regulado de emocioj, kiuj influas aliajn psikologiajn fenomenojn, kiel estas atento, memoro aŭ esprimo (parola aŭ korpa).

Difino

Unu el la unuaj verkoj pri emocioj estas tiu de la filozofo René Descartes. En Les Passions de l'âme (La pasioj de la animo), Descartes identigas ses primarajn emociojn:

  • admiro - kio korespondas nuntempe al stuporo, mirego, surprizo
  • amo
  • malamo
  • deziro
  • ĝojo
  • malĝojo

kaj ĉiuj aliaj konsistas el kelkaj el tiuj ses aŭ estas [ties] specioj.[1]

Emocio estas psikologia kaj fizika reago al situacio.

Emocio havas unue internan manifestacion kaj generas eksteran reagon. Ĝi estiĝas per konfronto al situacio kaj al interpretado de la realo.

Emocio malsamas de sentumaĵo, kiu estas rekta fizika konsekvenco (rilate al temperaturo, teksturo, ...). Sentumaĵo estas rekte ligita al sentuma percepto. Sentumaĵo estas do fizika.

La diferenco inter emocio kaj sentumaĵo estas, ke sentumaĵo ne estigas reagan manifestacion. Tamen multobligo de sentumaĵoj povas estigi emociajn statojn.

Psikologiaj teorioj pri emocioj

Emocio estas malpreciza nocio kaj malfacile difinebla (Alvarado kaj aliaj, 2002). Ĝi prezentas la aparton esti idiosinkrasa, tio estas aparta al ĉiu individuo (Picard, 2003). Tial diversaj difinoj kaj roloj estis donitaj al emocio (Francois kaj aliaj, 2001; O'Regan, 2003).

Jam en 1879 Charles Darwin, fondinto de la teorio pri evoluo, difinas emocion kiel kapablo de vivulo adaptiĝi kaj supervivi. Li vidas ĝin kiel denaska, universala kaj komunikema. El konduta vidpunkto emocio estas rigardata kiel motiviga, afero kiu influas la elekton de individuo responde al stimulo ekstera aŭ interna. El socikultura vidpunkto, sentumaĵoj estas respondo al interago inter ni mem kaj/aŭ aliaj. Emocio ekzistas kaj en la individua dimensio kaj en la socia dimensio de la individuo. Ĝi estus tiu kapablo adaptiĝi kaj ŝanĝiĝi, tiu ligo el kiu konsistas niaj rilatoj kaj interagigas nin kun aliaj. Lastatempaj esploroj en neŭrobiologio montris, ke emocioj estas miksaĵoj el diversaj faktoroj biokemiaj, sociokulturaj kaj neŭrologiaj (O'Regan, 2003). Ili montriĝas per apartaj reagoj: movaj (muskola tonuso, tremoj, ...), kondutaj (makapablo moviĝi, nervoziĝo, fuĝo, atako, ...) kaj fiziologaj (paliĝo, ruĝiĝo, plirapido de la pulso, ...). Ili estus la bazoj de niaj reagoj fiziologaj kaj kondutaj.

Estas do malfacile doni klaran kaj ununuran difinon de emocio. Tamen fakuloj konsentas por diri, ke la multeco de difinoj de emocio, ne influas ĝian centran rolon en ĉia konduta analizo. Ĝi havas permanentan kaj proksiman rilaton al niaj decidoj kaj agadoj.

Emocioj intervenas en nia ĉiutaga konduto, niaj elektoj kaj perceptoj. Ili igas komunikadon pli efika. Aliflanke emocioj havas ŝlosilan rolon en la procedo de lernado influante la kapablon memorigi, la konservadon de informoj kaj la atenton (Alvarado, 2002). Kiam oni akiras konojn, emocioj influas diversnivele la homan spiriton. Lastatempaj esploroj montris, ke emocioj kaj kognicio estas intime ligitaj (Adam kaj aliaj, 2005 ; Chaffar kaj aliaj, 2006 ; Ahn kaj aliaj, 2005).

La teorio de William James & Carl Lange Choquart (1887)

Teorio de emocioj (1884 -1885). Diferencigo de emocioj laŭ korpaj modifoj: al ĉiu emocio rilataj tiaj modifoj. La teorio de Cannon-Bard malpravigas tiun teorion.

La teorio de Walter Cannon kaj Philip Bard (1929)

En tiu teorio emocio estas unue kognitiva fenomeno. Oni sentas emocion cerbe antaŭ ol havi fiziologajn kaj somatikajn efikojn.

La teorio de Stanley Schachter kaj Jerome Singer (1975)

Interpretado de emocio laŭ mediaj kondiĉoj. Individuoj interpretas aktivigon visceran laŭ stimuloj de la media situacio kaj laŭ sia kognitiva stato.

La tielnomataj teorioj pri bazaj emocioj

Paul Ekman (1982)

Duarangaj emocioj estas miksaĵoj el la bazaj emocioj, ekzemple nostalgio. Tiujn duarangajn emociojn oni nomas ankaŭ miksitajn emociojn. Honto ekzemple estas miksita emocio, ekzistas baze miksaĵo inter timo kaj kolero (blokita aŭ resendita kontraŭ si mem).

Listo de duarangaj emocioj (kompletigota)

Teorioj de kogna taksado

Lau teorioj de kogna taksado, nomataj ankaŭ laŭ la angla teorioj de appraisal, emocio estas la frukto de kognaj taksadoj, kiujn faras individuo rilate al okazaĵo, ke tiu estu interna aŭ eksterna, aŭ rilate al situacio, kiu estigas la emocion.

Tiuj teorioj diferencas de la teorioj de bazaj emocioj, ĉar ili supozas estiĝomekanismojn komunajn al ĉiuj emocioj. El tiu vidpunkto por kompreni emociojn, estas unue necese kompreni la taksadon, kiun uzas individuo rilate al okazaĵo en sia ĉirkaŭo. Kogna taksado estas difinita kiel procedo kogna, rapida, aŭtomata, nekonscia, kies funkcio estas taksi la ricevitajn stimulojn surbaze de apartaj kriterioj (Magda Arnold, 1960).

La modelo proponita de Klaus Scherer (1984, 1988, 2001) donas precizan difinon pri la eco de emocioj. Ĝi difinas emocion kiel sinsekvo de ŝanĝiĝstatoj en kvin organaj sistemoj okazantaj interdepende kaj sinkrone responde al taksado de ekstera aŭ interna stimulo, rilate al centra intereso al individuo. Ĝi proponas difini emocion kiel sinsekvo de ŝanĝiĝstatoj en jenaj kvin organaj sistemoj: kogna (agado de la centra nerva sistemo), psikofiziologia (respondoj ĉirkaŭaj), motiva (ema respondi al evento), moviĝa (moviĝo, vizaĝa esprimo, vortigo), sentumo subjektiva.

La plej multaj teorioj pri emocio subtenas la ideon, ke la apra eco de emocia sperto dependas de la rezulto de taksado de okazaĵo rilate al la supervivo kaj bonstato de la individuo. En la teorio de Scherer la aro de kriterio ebliganta taksadon de okazaĵo estas nomata «stimulus evaluation checks (SEC’s)» (kontroloj de taksado de stimuloj). Post la rezulto de tiu taksado, eblas antaŭdiri la tipon kaj la intensecon de la emocio, kiun estigis la okazaĵo. La kontroloj estas organizitaj ĉirkaŭ kvar ĉefaj celoj, subdivideblaj en duarangajn celojn. La superaj kontroloj (SEC) korespondas al la plej gravaj tipoj de informoj, kiujn bezonas la oranismo por havi ĝustan reagon. Temas pri:

  1. Ĉu la okazaĵo estas kongrua al mi? Ĉu ĝi rekte afektas mian personon aŭ mian socian grupon?
  2. Kiaj estas la implicoj aŭ la konsekvencoj de tiu okazaĵo kaj ĝis kie ili afektos mian bonstaton aŭ miajn celojn nunajn kaj forajn?
  3. Ĝis kie mi kapablas alfronti tiujn konsekvencojn?
  4. Kiun signifecon havas tiu okazaĵo rilate al miaj personaj konvinkoj kaj rilate al normoj kaj valoroj sociaj?

La taksado de tiuj kontroloj estas farita ĉiam subjektive kaj dependas do la perceptoj kaj konkludoj, kiun povas fari individuo en situacio. Krome, kiel déjà sugestita de Lazarus kaj Folkman (1984), la taksado okazas ne nur unufoje, sed ripetiĝas en procedo nomata retaksado (angle: «reappraisal»), kiu ebligas iompostioman adaptiĝon al la okazaĵo.

La teorio de la sistemo intermitiva

Herbert Simon, premiita de la premio Nobel pri ekonomio kaj fakulo de kogna psikologio, evoluigis en 1967 teorion de la intermitiva de la lineara decido. Li difinis tri grupojn da realtempaj bezonoj de individuo:

  1. bezonoj estiĝantaj fronte al necertaj okazaĵoj (stimuloj de bruoj aŭ subitaj vidaĵoj), kiuj povintus signali danĝeron;
  2. fiziologiaj bezonoj, kiuj estas internaj stimuloj per ekzemple malsato, soifo, laciĝego;
  3. kognaj asocioj, kiuj estas fortaj stimuloj devenantaj de asocioj memoraj, kiel ekzemple memoro pri timo.

li diris "Kiam homoj uzas informojn, ili konsumas atenton. La funkcio de emocio estas kontoli atenton."

Vidu ankaŭ

Bibliografio

Referencoj

  1. France: toutes les autres en sont composées de quelques de ces six ou bien en sont des espèces.

Eksteraj ligiloj


Ŝablono:LigoLeginda