Epifanio de Salamis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
PATROJ DE LA EKLEZIO
“Epifanio el Salamis”
Sankta Epifanio laŭ pentraĵo de la 14-a jarcento.
nomo = Epifanio el Salamis
noto = episkopo, verkisto kaj Patro de la Eklezio
naskiĝodato = 375 ĉirkaŭ
naskiĝoloko = Eleuteropolo (Konstancia, Palestino)
vokiĝo = monaĥo laŭlonge de tri dek jaroj
Mortodato = en meditaranea maro
nacio = palestinano
kulto = venerata kiel sanktulo ĉe la katolika kaj ortodoksa kaj orientaj eklezioj

Epifanio el Salamis (Kipro), aŭ ankaŭ Epifanio el Konstanco de Kipro (hebree Beth Guvrin[1], 315 ĉirkaŭ – 403), estis palestina verkisto kaj episkopo, venerita de la katolika kaj ortodoksa kaj orientaj eklezioj.

Biografio

Sankta Epifanio, edukita kristane de sia gepatroj, orfis infanaĝe kaj estis adoptita de rabeno kiu lin intruos pri la ehbrea lingvo kaj pri la juda kulturo kaj fine al li lasis sian havaĵojn, pasigis tridek jarojn de sia vivo en monaĥejo de sia naskiĝa lando kaj en 367 estis elektita metropolita episkopo de Salamis de Kipro.

Li instruis ke oni devas ja jes, honori kaj kulti la sanktulojn de la Eklezio, sed en la ĝusta mezuro por ke nur Dio estas la fonto de la sankteco kaj inda je adoro.

Li luktis kontraŭ la doktrino de origenismo, kiu kredis je la antaŭekzisto de la animoj el supera mondo, el kiu ili venas animi la destinitan korpon; ankoraŭ subtenis ke Jesuo Kristo estas adopta filo de Dio, ke la animo de homo pekis mem antaŭ ol ĝi unuiĝis al la korpo, ke la infera separo el Dio ne estas eterna. Lukto kontraŭ origenismo estas unu el liaj doktrinaj ĉevaloj.

Li estis, sed defendita sukcese de Sankta Hieronimo kaj Rufno el Aquileia, pri Antropomorfismo. En 382 li partoprenis en koncilio en Romo kunvokita de papo Damaso la 1-a

Verkoj de Epifanio

  • Panarion adversus omnes haereses (ujo de medikamentoj kontraŭ ĉiuj herezoj) estas lia verko plej konata, kie estas detale priskribitaj kaj batalataj ĉirkaŭ 80 malsamaj Herezoj;
  • "Ancoratus", aŭ la homo forte ankrita (en la kredo), verkita solecitite de la de sia pastraro, kie Epifanio informas pri du kredaj formuloj kies unu estas tiu de sia eklezio, kaj reasertas la kredon de Niceo kontraŭ Arianismo kaj origenismo.
  • De duodecim gemmis quae sunt in veste Aaron (Pri la dekdu perloj starantaj sur la vesto de Aaron), kurioza greklingva verko, eble tute alegoria. Konservita latinlingve.
  • De ponderibus et mensuris (greke : Περì Μέτρων καì Σταϑμῶν). Temas pri enkonduko al la legado de la Biblio, konita nur parte kaj integre kaj integre malkovrita en du kodeksoj siriaj kaj nun konservitaj ĉe la Brita Muzeo
  • Fragmentoj de leteroj, transdonitaj diverslingve.
  • Aliaj verkoj estis al li atribuitaj de ikonoklastoj, senfundamente tamen.

Kulto

Li mortis, dumvojaĝe al/el Konstantinopolo kaj Palestino, en mediteranea maro 403.

En la Roma Martirologio Sankta Epifanio estas rememorata la 12-an de majo.

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. Detruita pro tertremo en 340 kaj rekonstruita kun la nomo Konstancia honore al la imperiestro Konstancio la 2-a.

Vidu ankaŭ