Sciegula simptomaro

El Vikipedio
(Alidirektita el Erudicio-sindromo)
Saltu al: navigado, serĉo

Sciegula simptomaro (nomita en multaj lingvoj Savant-sindromo laŭ la franca vorto Savant, kiu signifas erudiciulo, klerulo, scienculo, kaj adjektive lertasperta) estas vorto kiun oni ofte uzas por karakterizi homojn, kiuj havas eksterordinarajn mensajn kapablojn en kelkaj kampoj, sed ankaŭ gravajn mensajn malkapablojn aŭ handikapojn en multaj aliaj kampoj.

Temas pri kondiĉo ofte kunligita al aŭtismo. Sciegul-simptomaruloj ofte havas nekredeblajn memor-kapablojn. Multaj el ili povas memori longajn listojn de faktoj, statistikoj, numeroj aŭ datoj, post kiam ili vidis ilin nur unu fojon. Ili ankaŭ ofte kapablas fari nekredeble komplikajn mensajn kalkulojn sen ia helpilo, nur enkape. Ili kelkfoje ankaŭ kapablas precize diveni distancojn kaj angulojn sen mezurilo, aŭ diri precize kiu tago de la semajno estos en iu ajn dato dum dekoj da miloj da jaroj de nun. Ĉi tiuj individuoj kutime ne kapablas havi ordinarajn sociajn rilatojn, aŭ fari ordinarajn ĉiutagajn taskojn (kvankam ekzistas esceptoj).

Ne estas klare en kiu maniero sciegul-simptomaruloj evoluigas ĉi tiujn kapablojn, sed kutime iliaj cerboj aspektas normalaj al sciencistoj. Estas kazoj de individuoj, kiuj akiras ĉi tiujn nekredeblajn kapablojn post akcidento aŭ bato sur la kapo. Ekzemple, la Usonano Orlando Serrell estis ordinara infano ĝis la aĝo de 10 jaroj, kiam li estis batita sur la kapo akcidente dum li ludis basbalon. De tiam, li kapablas memori precize kie li estis kaj kiel estis la vetero en ĉiu tago de sia vivo post la akcidento.


Kim Peek, courtesy Darold A. Treffert, MD, and Wisconsin Medical Society.

Unu el la plej konataj sciegul-simptomaruloj estas la Usonano Kim Peek. Li estis la inspiro por la fama filmo Rain Man, en kiu Dustin Hoffman rolas kiel aŭtisma sciegul-simptomarulo. Kim Peek naskiĝis kun damaĝita cerebelo, kaj sen la neŭronoj kiuj konektas la du flankojn de la cerbo. Li kapablas fari nekredeblajn mensajn kalkulojn, kaj li ankaŭ kapablas memori enormajn kvantojn da materialo. Li povas legi libron en pli malpli unu horon, kaj memori preskaŭ ĉion kion li legis en ĝi. Tamen, li havas malfacilaĵojn fari ordinarajn agojn, ekzemple vesti sin, kaj li marŝas en nekutima maniero. Li ankaŭ ne kapablas kompreni metaforojn aŭ dir-manierojn.

Alia nuntempa sciegul-simptomarulo estas Daniel Tammet, naskiĝinta en 1979, kiu fizike renkontiĝinte kun Kim Peek atestis, ke ili sentas sin similaj. Tammet inter alie havas apartan kapablon por matemetiko kaj por lingvolernado: li regas 11 lingvojn (inter kiuj Esperanton), montris ke li povas akiri novan lingvon en unu semajno. Li kapablis ankaŭ eldiri la nombron pi ĝis 22 514 decimaloj, kio daŭris pli ol kvin horojn.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj