Erzsébet Kertész

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erzsébet Kertész
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1909 (1909-09-29)
en Szolnok
Morto 25-an de marto 2005 (2005-03-25) (95-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Memorigilo Erzsébet Kertész
Profesio
Okupo tradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Erzsébet Kertész [erĵEbet kertEs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kertész Erzsébet estis hungara verkisto, bibliotekisto, redaktoro. Ŝiaj pseŭdonimoj estis Elbert S. Payne kaj Marjorie Wyne.

Erzsébet Kertész [1] naskiĝis la 29-an de septembro 1909 en Szolnok, ŝi mortis la 25-an de marto 2005 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Erzsébet Kertész akiris diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József en 1933. Post siaj studoj ŝi estis bibliotekisto, baldaŭ vicĉefredaktoro en eldonejo. Ekde 1940 ŝi vivtenis sin el verkado. Ŝi verkis ĉefe porjunularajn romanojn, tial la aktuala politiko neniam tuŝis ŝin. Kovrilpaĝoj de ŝiaj libroj estis striaj, pluraj generacioj legis ilin. Kelkfoje ŝi tradukis el la rusa kaj bulgara lingvoj. Ŝi ricevis 5 premiojn inter 1967-1999.

Elektitaj romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Úrilányok (1929) - noveloj)
  • Gyönyörű nyár! (1935) - romano
  • Zsuzsi a Vadrózsa Szövetségben (1943) - porjunulara romano
  • Zsuzsi menyasszony lesz (1947) - porjunulara romano
  • Mint fűszál a réten… (1950) - porjunulara romano
  • Kaland a Szamócában (1957) - porjunulara romano
  • Teleki Blanka (Blanka Teleki), (1966) - biografia romano
  • A lámpás hölgy (1976) - porjunulara romano
  • Kossuth Zsuzsanna (Zsuzsanna Kossuth), (1983) - biografia romano
  • A három Róza (1995) - romano
  • Fiút vártak, lány született (2000) – romana membiografio

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]