Esenj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esenj
vilaĝo en Ukrainio
Administrado
Poŝtkodo 89461
Demografio
Geografio
Geografia situo 48° 24′ N, 22° 16′ O (mapo)48.39277777777822.273055555556Koordinatoj: 48° 24′ N, 22° 16′ O (mapo) [+]
Areo 0,032 km² ( 3.2 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Esenj (Ukrainio)
Esenj (Ukrainio)
DEC
Esenj
Esenj
Situo de Esenj

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Esen, Uzhhorod Raion [+]
vdr

Esenj (ukraine Есень, hungare Eszeny) estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Uĵhorodo. La historia ukraina nomo estis Яворове (javorove).

Situo[redakti | redakti fonton]

Esenj situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso (kontraŭe troviĝas Tiszaszentmárton), laŭ la hungara landolimo, fine de sakovojo, laŭ fervojo Ĉop-Mukaĉeve. La lasta troviĝas 35, Uĵhorodo 30, Ĉop 8 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1270 en formo Ezen. Monaĥejo fondiĝis en 1358. Incendio okazis en 1879. En 1910 loĝis en Eszeny 2013 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 Eszeny apartenis al Hungara reĝlando, al Szabolcs, al distrikto de Mándok, poste al Ĉeĥoslovakio. Eszeny rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. La alveninta Ruĝa Armeo fine de 1944 deportis hungarojn al la gulago. Ekde 1945 Javorove apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Dum la socialismo kolĥozo funkciis, poste la kampojn disdonis inter la loĝantoj. En 2001 loĝis en Esenj 1677 da homoj, (1607 hungaroj). Vilaĝservoj estas baz- kaj mezlernejo, kulturdomo, biblioteko, kuracejo, 7 vendejoj, uzino por kudrado.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Ĝemelkomunumo[redakti | redakti fonton]

Nomportantoj[redakti | redakti fonton]

En la budapeŝta telefonlibro 2008 listiĝis 41 nomoj Eszenyi, krome aktorino Enikő Eszenyi.