Esperanto-Usono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, (angle Esperanto League for North America) funkciante kiel Esperanto-Usono (engle Esperanto-USA), estas la ĉefa organizaĵo de parolantoj kaj subtenantoj de la internacia lingva Esperanto en Usono. Ĝi estis fondita en 1952 en Sakramento, Kalifornio. Havante sian centron en Emeryville, Kalifornio, Esperanto-Usono estas neprofitocela organizaĵo (501(c)3) kaj estas la usona sekcio de la Universala Esperanto-Asocio. La nuna prezidanto de E-Usono estas Orlando Raola. Phil Dorcas estas la vicprezidanto.

Esperanto-Usono administras la plej grandan Esperant-lingvan libro-servon en Amerikoj. Ĝi eldonas dumonatan bultenon titolitan Usona Esperantisto. Ĝi ankaŭ eldonas referencajn verkojn pri Esperanto. La gvidantaro de la organizaĵo konsistas el prezidanto, vicprezidanto, sekretario, kasisto kaj naŭ direktoroj; ĝi ankaŭ havas multajn komisionestrojn prirespondantajn pri aktivadoj de Esperanto-Usono en diversaj rilatoj (ekz. aŭdio-vida servo; kunlaboro kun bibliotekoj; rilatoj kun lokaj Esperantaj kluboj; ktp.). Ties membraro estas ĉ. 650.

La junulara sekcio de E-Usono estas USEJ (Usona Esperantista Junularo).

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la unua duono de la 20a jarcento, la ĉefa Esperanta organizo por Usono estis la Esperanto Asocio por Norda Ameriko (EANA). En la fruaj 1950aj jaroj, la unuaj tagoj de la Malvarma Milito, la prezidanto de EANA, George Alan Connor, furioza anti-komunisto, komencis siajn proprajn McCarthy-ismajn atakojn kontraŭ gvidantoj de la Esperanta movado en Eŭropo kaj Azio.

La Universala Esperanto-Asocio (UEA) komencis debaton pri elpelo de Connor, kiu ankaŭ tenis pozicion en la gvidantaro de UEA, kaj ankaŭ pri ĉesigo de siaj rilatoj kun EANA, kiu estis la usona nacia asocio de UEA. En protesto kontraŭ EANA, usonaj esperantistoj fondis la Esperanto-Ligon por Nord-Ameriko. Tri jarojn poste, UEA rekonis ELNA kiel sian usonan sekcion kaj post tio ĉesigis siajn rilatojn kun EANA. Ekde tiam, plejparto de EANA-membroj aliĝis al ELNA. EANA rapide fariĝis negrava kaj malaperis ĝis la 1970aj jaroj.

En 2007, la membroj de la organizo voĉdonis adopti la noman Esperanton-Usono (Esperanto-USA) kiel alinomo, dum retenanta la formalan, oficialan nomon Esperanto League for North America (Esperanto-Ligo por Norda Ameriko en Esperanto). Inter aliaj kialoj, la ŝanĝo estis farita ĉar la amplekso de la organizo estas limigita al Usono, malgraŭ "Nord-Ameriko" en ĝia originala nomo. E-Usono ankoraŭ uzas sian originalan akronimon, ELNA, sed nur foje.

E-Usono tenas sian ĉiujaran kunsidon (nomatan "kongreso" laŭ ĝia uzado en la Esperanta movado) ĉiujare ekde 1953, kutime en Usono sed foje en Kanado aŭ Meksiko (komune kun la Kanada Esperanto-Asocio aŭ la Meksika Esperanto-Federacio, respektive). La 2010a konferenco de E-Usono okazis en Bethesda, Marilando. La 2011a konferenco estis en Emeryville, Kalifornio, la 2012a konferenco en Dallas, Teksaso kaj la 2013a konferenco estis en Raleigh, Nord-Karolino.[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]