Evangelio de Barnabaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Evangelio de Barnabaso estas unu el la Apokrifaj Evangelioj de la malfrua epoko, eble skribita en la hispana lingvo de la 14-a jarcento: fakte neniam aperis grekaj aŭ latinaj kaj aliaj antikvlingvaj manuskriptoj. La atribuado al sankta Barnabaso apostolo estas la plej evidenta anomalio ankaŭ pro rakontitaj anakronismoj.

Vere en la Gelasa Dekreto (de fino de la 5-a jarcento) estas menciita apokrifaĵo “Evangelio laŭ Barnabaso”; sed en la konteksto de la informo historiistoj kaj kritikistoj deduktas ke temas pri la tre bone de ĉiam konata (kiel apokrifaĵo) “Agoj de Barnabaso”. Tiuj Agoj kun la alia apokrifaĵo, de ĉiam atribuata la Barnabaso, "Letero de Barnabaso", doktrine tre malsimilas.

Laŭ iuj islamaj erudiciuloj tiu malfruega apokrifaĵo estus, male, la vera origina evangelio ĉar ĝuste ĝi pravigus ilian kristologion, kvankam ĝi neniam estas citita en la Korano [1]

Ĝi priskribas Jesuon homo (kaj ne Dio) antaŭveninto de Mahomedo kaj rakontas ke Judaso Iskarioto estis procesita kaj krucumita sur la loko de Jesuo. Fakte, laŭ islama teologio, Dio ne povas akcepti ke sia profeto estu venkita kaj humiligita. Pro tio tiu evangelio estas difinita ankaŭ "islama evangelio".

De tiu teksto ekzistas nur du redakciaĵoj, unu itallingva kaj la alia hispanlingva, de la 16-a jarcento, sed de tiu hispanlingva estas konservita nur teksto de la 17-a jarcento. Parton de ekzemplero, hispanlingva, oni trovis (1976) en la bibliteko de la universitato de Sidnejo.

Kompreneble tiu evangelio estis plufoje tradukita al la araba lingvo, foje kun komento rezultiganta ke "la Biblio antaŭanuncis Mahomedon kaj islamon".

Irano produktigis gravan filmon “Mesio”, bazita sur la evangelio de Barnabaso por justigi la antaŭvidon de islamo en la Biblio.

Erudiciuloj reirigas ĝian originon ĉe la hispana moriska medio, kie anonimoj elpensus elementojn taŭgajn por akordigi kristanismon kaj islamon.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Enhave tiu evangelio multe malsimilas al la aliaj kaj kanonaj kaj apokrifaj. Barnabaso estas intimulo de Jesuo kaj ĉeestas lian transfiguriĝon kaj okupas ĉiam la unuajn postenojn.

Esence, Jesuo ne estas venkita de sia malamikoj: Dio lin savis kaj lasis morti krucumite Judaso Iskarioto. Tion, antaŭe, sciis Barnabaso el konfidencoj sekrete komunikitaj de Jesuo nur al li (pri tiu sekretaj sciigoj la samo troviĝas en aliaj apokrifaĵoj, ekzemple en la Evangelio de Judaso. Ŝajnis io, estis alio.

Krome en ĝi erudiciuloj trovas multajn anakronismojn.

Anakronismoj[redakti | redakti fonton]

Diversaj erudiciuloj rimarkigis diversajn malkongruaĵojn, en tiu evangelio, kiuj montras ke la anonimaj aŭtoroj supraĵe konis Palestinon kaj morojn de la ties popoloj. Ekzemple: [1]

  • Estas dirate ke Jesuo supreniris barkon kaj navigis sur la Maro de Galileo ĝis Nazareto (ĉap. 20-21). Kelkaj pardonas tiun prigeografian eraron per la ne-certeco pri la vilaĝo Nazareto (kontraŭ, tamen, arkeologiaj malkovroj, krom la konstanta kristana memorigo).
  • Jesuo naskiĝis dum la “regno” de Poncio Pilato, kiu ne estis reĝo sed altagrada funkciulo de la Romia Imperio, kaj lia oficiado komencis nur en 26 pK.
  • Barnabaso uzas, kun signifo malsama, la vortojn 'Kristo' kaj 'Mesio' kvazaŭ ili ne estus la samo ĉar per Kristòs la Nova Testamento trakukis la mesiah hebrean. Jesuo, pligrave, estas nomata “Jesuo Kristo” dum li proklamus ke “mem ne estas la Mesio”, do la Kristo. (Ĉap 42)
  • Estas asertate ke la hebrea jubileo revenas kun limdato de 100 jaroj (Ĉap 82) anstataŭ limdate de 50 jaroj kiel dirate en la Levidoj. En tiu periodaĵo eble eĥas la ordono de Bonifaco la 8-a kiu fiksis la kristanan jubileon limdate de 100 jarojn (postaj papoj ŝanĝis al 50 kaj ankaŭ malpli; sed la popolan fantazion impresis plej la unua dekreto, kiu resonis en la oreloj de la kompilistoj egaligantaj la du jubileojn).
  • Adamo kaj Eva manĝas pomon (ĉap 40), diras tiu evangelio. Tiu asociiĝo inter la “frukto malpermesita” kaj “pomo”devenas el la latina traduko de la Vulgato kaj de la latina nomo de la arbo “malus” kiu indikas samtempe kaj la arbon “mavan” (malpermesitan) kaj simplan pomon. La Genezo parolas pri frukto, ne pri pomo. Nome antikva kompilisto ne povos scii pri tiu miskompreno produktita de la latina traduko (4-a jarcento).
  • La evangelio de Barnabaso rakontas kiel "la soldatoj estis forpuŝitaj el la templo sammaniere kiel oni puŝas barelojn kiam oni ilin lavas por en ilin meti la vinon”. Ĉu bareloj? La gaŭlaj popoloj (Norditalio, Francio... kaj per ili eŭropo tuta) uzis la barelojn, palestinanoj uzis, en la epoko de la supozigita redakcio (ĉu la unua jarcento aŭ komence de la 2-a?), nur amforojn! [2].
  • Ĉe la Ĉap. 54 estas dirate ke hebreoj kontraŭis la romianojn per tri armeoj, ĉiu el ili formitaj je 200.000 homoj, nome 600.000 miloj da soldatoj... kiam la tuta romia armeo apenaŭ atingis 300.000.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Slomp, Jan, 1978, The Gospel in Dispute. A Critical evaluation of the first French translation with an Italian text and introduction of the so-called Gospel of Barnabas, Islamochristiana, 4, 1, paĝo 94
  2. Ragg, L & L (1907). The Gospel of Barnabas. Oxford.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Luigi Cirillo e Michel Frémaŭ (zorge de), Évangile de Barnabé, Parizo, Beauchesne Éditeur, 1999. ISBN 978-2-7010-1389-3
  • Evangelio de Bernabé L. F. BERNABÉ PONS, El Evangelio de Bernabé. Un evangelio islámico español, Alicante, 1995 (Doktora tezo).
  • L. F. BERNABÉ PONS, El texto morisco del Evangelio de San Bernabé, Granada-Alicante, 1998.
  • M. DE EPALZA, «Le milieu hispano-moresque de l'Évangile islamisant de Barnabé (XVIe-XVIIe siècles)», Islamochristiana, Roma, 8 (1982): 159-183.
  • M. DE EPALZA, «Etudes hispaniques actuelles sur l'Evangile islamisant de Barnabé», Al-Masªq, Leeds, I (1988): 33-38.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]